Konduto

El Vikicitaro
Konduto
Konduto
Konduto
Aliaj projektoj
Konduto en Vikipedio
Konduto en Vikivortaro

Konduto estas maniero, laŭ kiu oni kondutas, do agas iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Esplorante psikologion de persono kiel fundamenton por kompreno de la priskologio socia, ni faras ion similan al esplorado de objekto sub mikroskopo. Tio ebligas al ni eltrovi tiujn detalojn de psikologiaj mekanismoj, kiujn ni renkontos en grandskalaj manifestiĝoj en procezo de socia evoluo. Se analizo de la socio-psikologiaj fenomenoj ne apogas sin sur detalan esploradon de la individua konduto, ĝi perdas empirian karakteron, do ankaŭ fundamentecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Adler ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj racia kaŭzeco de la homa konduto, kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kiel Freŭdo en profundaĵojn de senraciaj impulsoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« …ne ekzistas homa konduto, kiun nuntempa psikiatro ne povus laŭ sia plaĉo marki kiel nenormalecon aŭ “malsanon”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Ekzemple en Masaĉuseco individuo estas konsiderata konvena por deviga enhospitaligo se li kondutas “en maniero, kiu evidente rompas ekzistantajn leĝojn, kutimojn, interkonsentojn kaj moralon de la socio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Motivoj de la homa kaj besta oferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleri ekzistadon de morala respondeco pri sia konduto. Do psikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ni estas nur la notistoj kaj raportistoj de la faktoj – ne la juĝistoj de la kondutoj kiujn ni priskribas. »
— Alfred Kinsey
Citaĵo
« Homa konduto fluas el tri ĉefaj fontoj: deziro, emocio, kaj scio»
— Platono
Citaĵo
« La plimulto da familioj ne permesus siajn infanojn resti ĉe la manĝa tablo se ili kondutus sin kiel Sinjoro [Donald] Trump»
— Bill Weld, vicprezidenta kandidato por la usona Libertariana Partio en la jaro 2016, en kvazaŭ endoso de la demokrato Clinton.