Naciismo

El Vikicitaro
Naciismo
Naciismo
Naciismo
Aliaj projektoj
Naciismo en Vikipedio
Naciismo en Komuneja kategorio
Naciismo en Vikivortaro

Naciismo estas politika doktrino, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Opinio ke en Sovetunio formiĝis sovetia nacio speciale firmiĝis inter burokrataro de la Ŝtata Departemento. Kiel asistanto de prezidanto fine de la 1970-aj jaroj, profunde konvinkita ke pluretna karaktero de la Rusia imperio estis ĝia Aĥila tendeno, mi proponis modestan fermitan programon, direktitan al subtenado de streboj de la nerusaj nacioj de Sovetunio al sendependeco… La programo tamen komencis efektiviĝi. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Mi havis senton ke en la epoko de naciismo la imperio ne eltenos kaj, kiom ajn paradokse tio sonas, transformante dinastian imperion regatan el Moskvo je fikcia federacio de naciaj ŝtatoj, naciaj laŭ formo, sed socialismaj laŭ enhavo (estis tia slogano), Sovetunio fakte stimulis naciismon inter la ne-rusoj»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la patrina komplekso ni trovas en la eŭropa evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la sango kaj tero — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio manifestiĝas en naciismo kaj rasismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Naciismo estas nia formo de incesto, nia idolismo, nia frenezo. Patriotismo estas ĝia kulto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aleksej Navalnij[redakti]

Citaĵo
« Imperiisma naciismo estas la pleja malbono, kiun oni povas elekti por la lando. Ni havas gigantan landon kun malplenaj areoj, homoj alkoholiĝas. Loĝantaro malkreskas. Tasko de la rusa naciisto estas zorgi pri tiuj ĉi homoj. Kia al diablo Ukrainio? Venu, rigardu Smolenskan provincon! Jen kie necesas la popolon savi. » « Империалистического плана национализм — худшее, что можно сейчас выбрать для страны. У нас гигантская страна с пустующими площадями, люди спиваются. Население сокращается. Задача русского националиста — заботиться об этих людях. Какая к черту Украина? Поезжайте, посмотрите Смоленскую область! Вот где надо народ спасать. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][1]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« …a) ĉiuj amasaj movadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je sociala revolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[2]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciaj movadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Cionismo estas kaj la nacia movado, kaj la sociala revolucio. Por la ortodoksa judo tamen cionismo estas ankaŭ la religia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religianacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasa solidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Naciismaj movadoj en koloniigitaj landoj parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la okcidenta individuismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. Do estas tre verŝajne ke la nunaj naciismaj movadoj en Azio sekvigos — eĉ sen influo de Rusio — pli verŝajne iun kolektivisman formon de la socio ol tiun demokratian»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La Franca revolucio, kiu estis ankaŭ la naciisma movado, elpaŝis ne kontraŭ tiranio de la katolika eklezio kaj ne kontraŭ la malnova reĝimo, sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam popolo ribelas en la totalisma socio, ĝi ribelas ne kontraŭ malbono de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialaj revolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[3]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikecoReformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Indiĝenigon asistas demokratia paradokso: akcepto de okcidentaj demokratiaj institucioj fare de neokcidentaj socioj stimulas kaj venigas al potenco naciismajn kaj kontraŭokcidentajn politikajn movadojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Okcidenta demokrato povis havi intelektajn diskutojn kun sovetia marksisto. Sed fari tion kun rusa ortodoksa naciisto por li ne eblas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Tutnacie elektita registaro en Ĉinio povus esti ekstreme naciisma. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« En la 16-a jarcento presado naskis individuismon kaj naciismon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Unuecon al la arablingva mondo povas doni nur la gazetaro. Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]
Citaĵo
« La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]
Citaĵo
« Sed ĉiu naciismo estas sakstrato. Celante morgaŭan tagon oni alfrontas muron. Ĉi tie la vojo perdiĝas kaj kondukas nenien. Naciismo estas mispaŝo je direkto kontraŭa al la nacia esenco. Ĝi estas kuniga, dum naciismo estas ekskluda kaj nur forpuŝas. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« [...] naciismaj sentoj formiĝas surbaze de familiaj ligoj kaj, same kiel familiaj ligoj, ili radikas en fiksita ligo kun patrino»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri naciismo] Ekonomiaj faktoroj konsistigas ne esencon de respektiva ideologio, sed nur socian grundon por kreskigado de naciismaj ideologioj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [...] naciismaj sentoj formiĝas surbaze de familiaj ligoj kaj, same kiel familiaj ligoj, ili radikas en fiksita ligo kun patrino»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« La ideo «patrujo» ne estas malprava ideo, sed ĝi estas malgranda ideo, kaj ĝi nepre devas resti malgranda. »
— Henri Barbusse, Clarté
Citaĵo
« Nacio estas socio unuiĝinta per ensorĉo pri ĝia deveno, kaj per malamegado al ĝiaj najbaroj» « A nation is a society united by a delusion about its ancestry and by a common hatred of its neighbours. »
— William Ralph Inge[4]
Citaĵo
« Estas rimarkinde kiel rapide kaj efike eblas krei nacion, per flago, kelkaj paroladoj, kaj nacia himno[.] » « It is remarkable how fast and how effectively you can construct a nationality with a flag, a few speeches, and a national anthem... »
— Nassim Nicholas TalebLa Nigra Cigno, ĉapitro 1, paĝo 5
Citaĵo
« Rasoj estas tre ofte kreitaj pro malklero, aŭ por tre malvirtaj celoj. » « [R]aces are very often invented from ignorance, or for evil purposes. »
— Francis Lieber[5]

Sen fontoj[redakti]

Citaĵo
« [fine de la 19-a jarcento] Minaco de milito en nia tempo devenas… de interna politiko de landoj, kie malfortan registaron kontraŭstaras forta naciisma movado»
— Lord Palmerston
Citaĵo
« La nacia flago kovras ĉiun maljustaĵon, ĉiun malhomaĵon, ĉiun mensogon, ĉiun fiaĵon, ĉiun krimon. »
— Rudolf Rocker
Citaĵo
« Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kiel celi bonfarton per glutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron. »
— Eŭgeno Lanti
Citaĵo
« La plej malmultekosta speco de fiero … estas la nacia fiero. Ĉar ĉe la homo karakterizita de ĝi, ĝi elperfidas mankon de individuaj trajtoj, je kiuj tiu povus esti fiera, sen kiu manko li ne ekkaptus tion, kion li dividas kun tiom da milionoj. Kiu posedas signifajn personajn atutojn, plej klare rekonos la erarojn de la propra nacio, kiujn li konstante havas antaŭ siaj okuloj. Sed ĉiu mizera bagatelulo, kiu havas nenion en la mondo, je kio li povus fieri, kaptas la lastan rimedon, la nacion, al kiu li hazarde apartenas, por esti fiera. Je ĉi tio li fortikiĝas kaj poste dankeme pretas per la manoj kaj piedoj defendi ĉiujn erarojn kaj malsaĝaĵojn proprajn al ĝi. »
— Arthur Schopenhauer, Parerga und Paralipomena

Heinrich Heine[redakti]

Citaĵo
« La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro. »
— Albert Einstein
Citaĵo
« La naciismon alvokas ĉiuj, kiuj kaŭzas kaj eluzas homan mizeron. »
— Heinrich Heine

Aleksandro Solĵenicin[redakti]

Citaĵo
« Patrujamo estas principo, kiu faras la unuecon de popolo, kaj kiu neniel eltranĉas ĝin disde la cetero de la homaro. »
— Aleksandro Solĵenicin
Citaĵo
« Nacioj estas la koloroj de l'homaro; se ili okaze malaperus, humaro iĝus malserene unutona. .... Agado de tiu premrulilo minacas forviŝi ĉiujn kolorojn de la farboplato de l'homaro, ĝian plenann mensan compleksecon, ĝian vervon. »
— Aleksandro Solĵenicin

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014
  2. Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.
  3. Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.
  4. The End Of An Age And Other Essays
  5. The Latin Race