1960-aj jaroj

El Vikicitaro
1960-aj jaroj
1960-aj jaroj
1960-aj jaroj
Aliaj projektoj
1960-aj jaroj en Vikipedio
1960-aj jaroj en Komuneja kategorio

1960-aj jaroj estas periodo de 1960 ĝis 1969.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri Charles de Gaulle] En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis moda akuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Fine de la 1960-aj jaroj senbridaj protestoj de la studentaro transformiĝis je tutmonda fenomeno, trafinta ankaŭ Francion, Nederlandon kaj Germanion, el kiuj neniu alfrontis la situacion kompareblan kun Vjetnamio, nek havis rasajn problemojn en la usona senco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Germana politiko de la Nordatlantika alianco estis fiaskanta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« ...milita alianco de Usono kun Pakistano en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kvankam ĝi estis direktita kontraŭ Sovetunio kaj Ĉinio, damaĝis la usono-baratajn rilatojn dum la Malvarma milito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Traŭmato de la ekstera politiko de Usono en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj okazis ne pro tio ke Usono estis obsedita je forto, sed pro tio ke ĝiaj valoroj estis aplikataj tro universale; Usono ne estis speciale obsedita je siaj naciaj interesoj, sed ĝi tre malkritike identigis siajn strategiajn interesojn kun wilsonismaj principoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]