Ideo

El Vikicitaro
Ideo
Ideo
Ideo
Aliaj projektoj
Ideo en Vikipedio
Ideo en Komuneja kategorio
Ideo en Vikivortaro

Ideo estas objekto de la penso, prezento de estaĵo aŭ afero en la menso.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Verŝajne kvalito de la ideoj ludas malgrandan rolon en la gvidado de la amasaj movadoj. Gravas majesta gesto, kompleta neglekto de la opinio de la aliaj, solula defio al la mondo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Nur obsedaj ideoj havas signifon. Ĉio alia estas nura pozicio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Grandaj ideoj vojaĝas malrapide, kaj dum kelka tempo senbrue, kiel la dioj kies piedoj estis lanvolvitaj. » « Great ideas travel slowly, and for a time noiselessly, as the gods whose feet were shod with wool. »
— James A. Garfield
Citaĵo
« La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava. »
— Henri Barbusse
Citaĵo
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« En komunumoj, fremdaj al amaseco, komunaj celo, ideo aŭ idealo servas kiel sola interligo, kio mem jam ekskludas multnombrecon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Oni ne naskiĝas per si mem. Oni naskiĝas kun amaso da atendoj, amaso da aliulaj ideoj — kaj vi devas labori tra ĉio ĉi. » « (angle) One isn't born one's self. One is born with a mass of expectations, a mass of other people's ideas — and you have to work through it all. »
— V. S. Naipaul
Citaĵo
« Se respondeculoj de nia socio - politikistoj, kompaniaj administrantoj kaj posedantoj de gazetaro kaj televido - povas regi niajn ideojn, ili estos sekuraj en sia povo. Ili ne bezonos soldatojn patrolantajn sur la stratoj. Ni kontrolos nin mem. » « (angle) If those in charge of our society — politicians, corporate executives, and owners of press and television — can dominate our ideas, they will be secure in their power. They will not need soldiers patrolling the streets. We will control ourselves. »
— Howard Zinn
Citaĵo
« Libroj ne restos malpermesitaj. Ili ne brulos. Ideoj ne iros en malliberejon. En la longa daŭro de la historio, la cenzuristo kaj la inkviziciisto ĉiam perdis. La sola certa armilo kontraŭ malbonaj ideoj estas pli bonaj ideoj. » « (angle) Books won't stay banned. They won't burn. Ideas won't go to jail. In the long run of history, the censor and the inquisitor have always lost. The only sure weapon against bad ideas is better ideas. »
— Alfred Whitney Griswold
Citaĵo
« Plej multaj ekzekutivoj, multaj sciencistoj kaj preskaŭ ĉiuj diplomiĝintoj pri komercaj lernejoj kredas, ke se vi analizos datumojn, tio donos al vi novajn ideojn. Bedaŭrinde tiu ĉi kredo estas tute malĝusta. La menso povas vidi nur tion, kion ĝi pretas vidi. » « (angle) Most executives, many scientists, and almost all business school graduates believe that if you analyze data, this will give you new ideas. Unfortunately, this belief is totally wrong. The mind can only see what it is prepared to see. »
— Edward de Bono
Citaĵo
« En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco. » « (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« Estas pro agoj, kaj ne pro ideoj ke homoj vivas. »
— Anatole France
Citaĵo
« Vi ne povas trudi ideojn. Sukcesaj ideoj estas la rezulto de malrapida kresko. Ideoj ne atingas perfektecon en unu tago, ne gravas kiom ajn multe da studo estas metita sur ili. » « (angle) You cannot force ideas. Successful ideas are the result of slow growth. Ideas do not reach perfection in a day, no matter how much study is put upon them. »
— Alexander Graham Bell
Citaĵo
« Nenio estas pli danĝera ol ideo, kiam ĝi estas la sola, kiun ni havas. »
— Émile Chartier
Citaĵo
« Malamaj ideoj ne rajtas kaŝi sin de kritiko malantaŭ la homa ŝildo de la sentoj de siaj kredantoj. » « (angle) Odious ideas are not entitled to hide from criticism behind the human shield of their believers' feelings. »
— Richard Stallman
Citaĵo
« Morti estas kortuŝe amare, sed la ideo devi morti sen esti vivinta estas neeltenebla. »
— Erich Fromm
Citaĵo
« Kredo eble ne estas pli, je la fino, ol energifonto, kiel baterio, kiun oni enmetas en ideon por funkciigi ĝin. » « (angle) Belief may be no more, in the end, than a source of energy, like a battery which one clips into an idea to make it run. »
— J. M. Coetzee
Citaĵo
« Se vi volas havi bonajn ideojn, vi devas havi multajn ideojn. Plej multaj el ili estos eraraj, kaj kion vi devas lerni, estas kiujn forĵeti. » « (angle) If you want to have good ideas you must have many ideas. Most of them will be wrong, and what you have to learn is which ones to throw away. »
— Linus Pauling
Citaĵo
« Mi neniam vidis kontraŭdiron inter la ideoj, kiuj subtenas min, kaj la ideoj de tiu simbolo, de tiu eksterordinara figuro Jesuo Kristo»
— Fidel Castro
Citaĵo
« Reagan diras, ke libereco estas ducent jara ideo. Tiu viro kredas ke libereco estis inventita de la Usona Konstitucio. » « (hispane) Reagan dice que la libertad es una idea que tiene doscientos años. Ese hombre cree que la libertad la inventó la Constitución americana. »
— Jose Luis Sampedro
Citaĵo
« La plej bona ideo estas vundita de senkritika akcepto kaj prosperas kun kritika ekzameno»
— George Pólya
Citaĵo
« Pli bone estas morti pro ideo, kiu vivos, ol vivi por ideo, kiu mortos. » « (angle) It is better to die for an idea that will live, than to live for an idea that will die. »
— Steve Biko
Citaĵo
« Mia ideo pri Kristnasko, ĉu malmoderna aŭ moderna, estas tre simpla: ami aliajn. Pripensu ĝin, kial ni devas atendi Kristnaskon por fari tion? » « (angle) My idea of Christmas, whether old-fashioned or modern, is very simple: loving others. Come to think of it, why do we have to wait for Christmas to do that? »
— Bob Hope
Citaĵo
« Ĉiu afero en la mondo kreita de iu ajn komencis per ideo. » « (angle) Every single thing in the world that was made by anyone started with an idea. »
— David Lynch
Citaĵo
« Viroj eble movas montojn, sed ideoj movas virojn. » « (angle) Men may move mountains, but ideas move men. »
— Lois McMaster Bujold

Tom Clancy[redakti]

Citaĵo
« Ne gravas, kion vi aŭ iu alia faras, tie estos iu, kiu diros, ke estas io malbona pri ĝi. Kiam ajn iu elpensas bonan ideon, tie estas iu alia, kiu neniam havis bonan ideon en sia vivo, kiu ekstaras kaj diras: "Ho, vi ne povas fari tion..." » « (angle) No matter what you or anyone else does, there will be someone who says that there's something bad about it. Whenever somebody comes up with a good idea, there's somebody else who has never had a good idea in his life who stands up and says, "Oh, you can't do that..." »
— Tom Clancy
Citaĵo
« Viro estas estaĵo de espero kaj inventemo, kiuj ambaŭ neas la ideon, ke aferoj ne povas esti ŝanĝitaj» « (angle) Man is a creature of hope and invention, both of which belie the idea that things cannot be changed. »
— Tom Clancy

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri Germanio en la 1930-aj jaroj] Unu el eraroj de radikalaj gvidantoj konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj partioj: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj ideoj kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …ideo povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la homoj de tiu ĉi socia karaktero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religioscienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Bona ideo venas post la pereo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]