« En Svislando oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe. »
« La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasansimbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando. »
« La defendoplanoj de Svislando dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la nacio kun la Alpo-montaro. Ĉiujn fruktodonajn valojn, urbojn, produktejojn kaze de malamikainvado oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la montoj kaj ti ekbatali. La popolo kaj la tero estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. »
« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko. »
« Foje venas al mi la penso, ke ĉiuj landoj devus simili al Svislando kaj kadukiĝi simile al ĝi, trovante kontentiĝon en higieno, trivialaĵoj, leĝobeemo kaj kulto de la homo. »