Saltu al enhavo

Animo

El Vikicitaro
Animo
Animo
Animo
Aliaj projektoj
Animo en Vikipedio
Animo en Komuneja kategorio
Animo en Vikivortaro

Animo (greke: ψυχή psihi, latine anima, hebree נשמה neŝome) laŭ iuj religioj aŭ filozofioj, estas la supozita substanco kiu pluvivas kiam ĉesas procezoj de la materia korpo, kaj produktas la psikan aktivojn kaj estigas la vivajn movojn de la organismo.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

José Ortega y Gasset

[redakti]
Citaĵo
« [pri nuntempa animo] Al ĝi aplikeblas la vortoj, diritaj de regento pri la juna Ludoviko la 15-a: “Haveblas ĉiuj talentoj krom unu — kapablo uzi ilin”. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasa homo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la mondo, kaj la ĉefaj trajtoj de nia animo estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …kiam al la ordinara homo la mondo kaj la vivo vaste malfermiĝis, lia animo al ili fermiĝis komplete. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …nemalhavebla rajto pri propra opinio sen iuj ajn antaŭaj penoj por krei ĝin, ĝuste atestas tiun absurdan staton de homo, kiun mi nomas “amasa indigno”. Tio estas hermetikeco, enfermiĝo de animo. Ĉi-kaze — hermetikeco de konscio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« [pri la amasa homo] Natura anima hermetikeco senigas lin je la ĉefa kondiĉo, necesa por eksenti sian nekompletecon — je ebleco kompari sin al la aliaj. Kompari signifus por momento seniĝi je si mem kaj enkorpiĝi en aliulon. Sed la ordinara animo ne kapablas al transformiĝo — por ĝi tio estas, ve, la truko tro komplika. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Kredo je “animo” kaj ĝia “pureco” estas kredo je sekseco, “seksa pureco”. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Estas eĉ ne unu simpla oferto en tiu ĉi tro provizora mondo por kiu vi devus iam vendi vian animon. » « (angle) There's not a single thing on offer in this all-too-temporary world for which you should ever sell your soul. »
— Alan Keyes
Citaĵo
« La superaj veroj estas nek la rigidaj konkludoj de logika rezonado nek la asertoj de kreda deklaro, sed fruktoj de la interna sperto de la animo. »
— Sri Aurobindo
Citaĵo
« Kio estas skulptaĵo por bloko de marmoro, edukado estas por la homa animo. » « (angle) What sculpture is to a block of marble, education is to the human soul. »
— Joseph Addison
Citaĵo
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« La animo ne havus ĉielarkon, se la okuloj ne havus larmojn. » « (angle) The soul would have no rainbow had the eyes no tears. »
— John Vance Cheney, The Century Vol. 44 (aŭgusto 1892)
Citaĵo
« Saĝo ne eniras en malican menson, kaj scienco sen konscienco estas nur ruino de la animo. »
— François Rabelais
Citaĵo
« Viva korpo estas ne nur integriĝo de membroj kaj karno, sed ĝi estas la loĝejo de la animo, kiu potenciale havas perfektan percepton, perfektan scion, perfektan potencon kaj perfektan feliĉon»
— Mahavira
Citaĵo
« Mi estas neperfekta en multaj aferoj, tamen mi volas ke miaj fratoj kaj parencoj konu mian naturon, por ke ili povu percepti la deziron de mia animo. »
— Sankta Patriko
Citaĵo
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« Neniu maljuniĝas nur post kelkaj jaroj. Ni maljuniĝas forlasante niajn idealojn.
Jaroj eble sulkigas la haŭton, sed rezigni pri entuziasmo sulkigas la animon.
 »
 « (angle) Nobody grows old merely by a number of years. We grow old by deserting our ideals.
Years may wrinkle the skin, but to give up enthusiasm wrinkles the soul. »
— Samuel Ullman
Citaĵo
« La animo, kiu povas paroli per la okuloj, ankaŭ povas kisi per la rigardo. » « (hispane) El alma que hablar puede con los ojos también puede besar con la mirada. »
— Gustavo Adolfo Bécquer, Rimoj
Citaĵo
« Jogo estas kiel muziko. La ritmo de la korpo, la melodio de la menso kaj la harmonio de la animo kreas la simfonion de la vivo»
— B. K. S. Iyengar
Citaĵo
« Bona viro scias kiam oferi sin, Frato Michael ŝatis diri. Malbona viro postvivas sed perdas sian animon. » « (angle) A good man knows when to sacrifice himself, Brother Michael liked to say. A bad man survives but loses his soul. »
— John le Carré
Citaĵo
« Nur virto estas la senerara signo de nobla animo. »
— Nicolas Boileau-Despréaŭ
Citaĵo
« Mi eble ne povos diri ĉion, kion mi pensas; sed mi ne diros ion, kion mi ne pensas. Mi preferus milfoje esti libera animo en malliberejo ol esti sikofanto kaj timulo sur la stratoj. » « (angle) I may not be able to say all I think; but I am not going to say anything that I do not think. I would rather a thousand times be a free soul in jail than to be a sycophant and coward in the streets. »
— Eugene V. Debs
Citaĵo
« Amu viajn viziojn kaj viajn revojn, ĉar ili estas la filoj de via animo, la skizoj de viaj finaj atingoj» « (angle) Cherish your visions and your dreams as they are the children of your soul, the blueprints of your ultimate achievements. »
— Napoleon Hill

Proverboj

[redakti]
Citaĵo
« Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. »
— Proverbaro Esperanta