Fortuno

El Vikicitaro
Fortuno
Aliaj projektoj
Fortuno en Vikipedio

Fortuno priskribas konkretan rezulton de bona ŝanco. Povas aŭ temi pri sekvo de hazardo (do rezulto de fatalo) aŭ de konkreta planita ago - ĉiukaze la avantaĝa vivopaŝo konsideriĝas bona sorto respektive destino. Homo spertanta fortunon kutime reagas per emocio de ĝojo kaj feliĉo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Li ĉiam havis fortunon de fripono»
— Francisco Azorín Izquierdo
Citaĵo
« La fortuno estas kiel la polico: ĉiam alvenas malfrue. » « La fortuna es como la policía: siempre llega tarde. »
— Amado Nervo
Citaĵo
« Elteni estas pli granda ol kuraĝi; lacigi malamikan fortunon; esti senkuraĝigita de neniu malfacilo; konservi koron, kiam ĉiuj ĝin perdis; trairi intrigon senmakule; kaj forlasi eĉ ambicion kiam la fino estos gajnita - kiu povas diri, ke tio ne estas grandeco? » « (angle) To endure is greater than to dare; to tire out hostile fortune; to be daunted by no difficulty; to keep heart when all have lost it; to go through intrigue spotless; and to forgo even ambition when the end is gained — who can say this is not greatness? »
— William Makepeace Thackeray

Latinaj citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La fortuno helpas la aŭdacajn. » « (Latine) Audaces fortuna iuvat »
— Vergilio
Citaĵo
« La fortuno estas blinda» « (Latine) Fortuna caeca est »
— Cicerono
Citaĵo
« La fortuno povas ŝteli nian riĉaĵon sed ne nian animon» « (Latine) Fortuna opes aurerre, non animum, potest. »
— Seneko la Juna

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: