Saltu al enhavo

Iredentismo

El Vikicitaro
Iredentismo
Iredentismo
Iredentismo
Aliaj projektoj
Iredentismo en Vikipedio
Iredentismo en Komuneja kategorio

Iredentismo estas politika movado, kiu celas la elliberiĝon de iredenta provinco kaj aligon al la samnacia regno.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« …germana iredentismo, do strebo al unuiĝo de ĉiuj germanoj, estis subtenata de la baza principo de la Versajla traktato, kreskigante kulposenton ĉe la demokratiaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Mi ne povas imagi pli fortan kialon por estonta milito ol tio ke la germana popolo, kiu sendube montris sin kiel unu el plej energiaj kaj povaj popoloj en la mondo, estos ĉirkaŭita de ŝtatetoj, neniu el kiuj antaŭe kreis por si stabilan regadon, sed en ĉiu el kiuj loĝas signifaj amasoj da germanoj, postulantaj unuiĝon kun la patrujo»
— David Lloyd George, Notico al Woodrow Wilson [la 25-an de marto 1919]

Vidu ankaŭ

[redakti]