« Emo de Francio al partnereco kun tiaj landoj, kiuj estus pretaj akcepti ĝian gvidan rolon iĝis ĉiama faktoro de la franca ekstera politiko post la Krimea milito. Estante malkapabla domini en la alianco kun Britio, Germanio, Rusio aŭ Usono kaj konsiderante statuson de malpli grava partnero kiel neakceptebla por si de vidpunkto de imagoj pri sia nacia grandeco kaj mesiarolo en la mondo, Francio serĉis gvidan rolon en paktoj kun malpli fortaj ŝtategoj. Temis pri Sardinio, Rumanio, mezaj germanaj ŝtatoj en la 19-a jarcento, pri Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio jam en la intermilita periodo. »
« Post apero de la anglo-franco-rusia bloko en 1907, en ludo de la eŭropadiplomatio restis nur du fortoj: Triopa konsento kaj alianco inter Germanio kaj Aŭstrio. Ĉirkaŭigo de Germanio iĝis kompleta. »
« De la historia vidpunkto aliancoj estis farataj por fortigi pozicion de tiu aŭ alia lando kaze de milito; dum proksimiĝo de la Unua mondmilito la ĉefa motivo de partopreno en la milito estis strebo fortigi aliancojn. »
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Neceso de samtempa mobilizado de ĉiuj membroj de alianco firme enradikiĝis en la cerboj de la eŭropaj gvidantoj, kio iĝis la ĉefa principo de solenaj diplomatiaj interagoj. Celo de la aliancoj nun estis jam ne garantio de subteno post komenco de la milito, sed garantio de tio, ke ĉiu el la aliancanoj okazigos mobilizadon laŭeble plej rapide kaj, kiel oni atendis, pli frue ol iu ajn malamiko… Tiu proceduro de la Lasta juĝo efike eligis casus belli el sub iu ajn politikakontrolo. »
« En 1935… Francio malvolonte subskribis politikan aliancon kun Sovetunio, rezolute rifuzinte intertraktojn je nivelo de militaj staboj. Eĉ en 1937 Francio ne enlasis sovetiajn observantojn en siaj ĉiujaraj manovroj. »
«Francio tiel evidentiĝis esti en milita alianco kun landoj tro malfortaj por helpi al ĝi kaj en politika alianco kun Sovetunio, kun kiu ĝi ne kuraĝis kunlabori en milita sfero. »
« Venkintoj en la Napoleonaj militoj faris altaniman pacon, sed ili ankaŭ aranĝis la Kvaropan aliancon por ke restu neniuj duboj rilate ilian decidon defendi tiun ĉi pacon. Venkintoj en la Unua mondmilito faris punan pacon kaj post krei propramane maksimumon de stimuloj por ĝia reviziado, ili partoprenis malmuntadon de sia propra reguliga sistemo. »