« En la mondo post la Malvarma milito la ŝtatoj ĉiam pli difinas siajn interesojn konsiderante civilizaciojn. Ili kunlaboras kaj alianciĝas kun ŝtatoj, kiuj havas similan aŭ komunan kulturon, kaj ili konfliktas oble pli ofte kontraŭ landoj de alia kulturo. »
« Germanaj pensantoj de la 19-a jarcento markis klaran limon inter la nocioj “civilizacio”, kiu inkluzivis teknikon, teknologion kaj materialajn faktorojn, kaj “kulturo”, kiu supozigis valorojn, idealojn kaj plej altajn intelektajn, artajn kaj moralajn kvalitojn de la socio. Tiu divido ĝis nun estas akceptita en Germanio, sed nenie aliloke. »
« Sed tamen ne eblas egaligi civilizaciojn kaj rasojn. Homoj de la sama raso povas esti dividitaj je malsamaj civilizacioj; homojn de malsamaj rasoj povas unuigi unu civilizacio. »
« …civilizacioj estas kulturaj unuiĝoj, ne politikaj, ili mem ne okupiĝas pri subtenado de ordo, restarigo de justeco, kolektado de impostoj, militado, aliancado kaj faras nenion el tio, pri kio okupiĝas registaroj. »
« Nur la rusa, japana kaj etiopia civilizacioj sukcesis kontraŭstari rabian atakon de la Okcidento kaj subteni memsufiĉan sendependan ekzistadon. Dum 400 jaroj rilatoj inter la civilizacioj konsistis je subigado de la aliaj socioj al la okcidenta civilizacio. »
« La ĉefaj partoprenantoj malkapablas haltigi propraforte militojn, kiuj okazas laŭlonge de linioj de civilizaj splitiĝoj. Haltigi ilin kaj preventi ilian transformiĝon je tutmondaj militoj — plenumo de tiu ĉi tasko dependas ĉefe de interesoj kaj agoj de akso-ŝtatoj de la ĉefaj mondaj civilizacioj. Militoj laŭlonge de la splitiĝo ekbolas malsupre, paco laŭlonge de la splitiĝa linio likas de supre. »
« Por eviti estonte grandajn intercivilizajn militojn, la akso-ŝtatoj devas sin deteni de enmiksiĝo en konfliktoj okazantaj en aliaj civilizacioj. Sendube tiun ĉi ideon por iuj ŝtatoj, speciale por Usono, estos malafacile akcepti. »
« …homoj de ĉiuj civilizacioj devas serĉi kaj strebi diskonigi valorojn, instituciojn kaj praktikojn, kiuj estas komunaj por ili kaj por homoj, kiuj apartenas al aliaj civilizacioj. »
« En la naskiĝanta epoko, kontraŭstaro de civilizacioj prezentas la plej ĝrandan minacon al paco en la tuta mondo kaj la internacia ordo, bazita sur civilizacioj, estas la plej fidinda rimedo preventi la mondmiliton. »
« Provu liberigi pasiojn de la civilizita homo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj. »
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urbavivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usonaflago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familiasentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la fonetika alfabeto (kaj jam ĝi sola) kreis “civilizitan homon”, do apartiĝintajn unu de alia individuojn, egalajn antaŭ skribajura kodekso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« En la tagoj de malsatribeloj popolajamasoj kutime postulas panon kaj subtene al la postuloj kutime detruas bakejojn. Ĉu tio estas simbolo de tio, kiel la nuntempaj amasoj traktas — nur pli grandskale kaj inventeme — la civilizacion, kiu nutras ilin? »
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.
« …grandaj religioj estas bazoj sur kiuj sin apogas grandaj civilizacioj. »