Zhou Enlai

El Vikicitaro
Zhou Enlai
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

ZHOU Enlai (ĉine: 周恩来, Pinjino: Zhōu Ēnlái, elparolita kiel ĜOŬ Enlaj) (naskiĝis la 5-an de marto 1898 - mortis la 8-an de januaro 1976) estis la unua Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko. Li oficis de oktobro 1949 ĝis sia morto en januaro 1976. Zhou oficis sub Mao Zedong kaj estis grava gvidanto en la Komunista Partio de Ĉinio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiu diplomatio estas daŭrigo de milito per aliaj rimedoj»
— Zhou Enlai
Citaĵo
« Ni uzos nur pacajn rimedojn kaj ni ne permesos alispecan metodon»
— Zhou Enlai
Citaĵo
« Foje oni petis Zhou Enlai esprimi lian opinion pri la Franca revolucio al kio li respondis: “Estas ankoraŭ tro frue paroli pri tio”. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Grave impresita de klareco de pensado de la ĉinaj gvidantoj, speciale de ĉefministro Zhou Enlai, Richard Nixon havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti Usonon al unu el la flankoj de la konflikto inter Ĉinio kaj Sovetunio. La pozicio de Usono dum la intertraktoj iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ komunistaj gigantoj ol ili mem unu al la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri usona politiko de izolado de Ĉinio] Trafa simbolo de tia humoro estis rifuzo de John Foster Dulles premi la manon de Zhou Enlai dum la Ĝeneva konferenco pri Hindoĉinio en 1954 – rememoro pri tio longe restis en la memoro de la ĉina ĉefministro, kiam tiu salutis min en Pekino 17 jarojn poste kaj demandis, ĉu mi apartenas al la usonanoj, kiuj rifuzas manpremi la ĉinan gvidanton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]