Progreso

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Citaĵo
« La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta. »   « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Mi ĵus ricevis leteron de blanka frato en Teksaso. Li skribas: "Ĉiuj kristanoj scias, ke la neblankaj homoj finfine ricevos egalajn rajtojn, sed eblas, ke vi tro rapidas religie.[...]" Tia sinteno radikas en tragedia miskoncepto pri tempo, en la strange neracia nocio, laŭ kiu estas io en la fluo de tempo mem, kiu neeviteble riparos ĉiujn difektojn. Efektive, tempo mem estas neŭtrala; ĝi povas esti uzata aŭ detrue aŭ konstrue. Pli kaj pli mi sentas min, ke la homoj malbonvolaj uzis tempon multe pli efike ol la homoj bonvolaj. Ni devos penti en ĉi tiu generacio ne nur pro la malamaj vortoj kaj agoj de la malbonaj homoj sed pro la terura silento de la bonaj homoj. La homa progreso neniam enruliĝas per radoj de neevitebleco. »   « I have just received a letter from a white brother in Texas. He writes: ‘All Christians know that the colored people will receive equal rights eventually, but it is possible that you are in too great a religious hurry.[…]’ Such an attitude stems from a tragic misconception of time, from the strangely irrational notion that there is something in the very flow of time that will inevitably cure all ills. Actually, time itself is neutral; it can be used either destructively or constructively. More and more I feel that the people of ill will have used time much more effectively than have the people of good will. We will have to repent in this generation not merely for the hateful words and actions of the bad people but for the appalling silence of the good people. Human progress never rolls in on wheels of inevitability. »
— Martin Luther KingLetero el Birmingama urboprizono