Mano estas ekstrema, artikigita parto de la brako de homo aŭ de simio, havanta kvin fingrojn, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj.
« La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia sociavivo enkorpiĝis je aresto… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas kaptado… Ujo de la fleksita manplato ĉi tie estas aŭguro de la faŭko aŭ stomako, kiu definitive englutos la predon. Ĉe multaj bestoj ne la mano kaj nek ungegoj, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj. »
« Ion mikroskopan, kion ne eblas trakti serioze — la insekton — oni dispremas ĉar la homo alikaze ne komprenos, ĉu li sukcesis mortigi ĝin. La homa mano ne povas formi por tio sufiĉe mallarĝan ujon. Tamen krom tio ke la homo volas ekstermi la turmentanton, kaj ankaŭ scii, ĉu ĝuste li estas ekstermita, tia konduto rilate muŝon aŭ pulon montras ion plian: disdegnon rilate la absolute sendefendan estaĵon, starantan en tute alia nivelo de la fortoj kaj grandeco, al la estaĵo, kun kiu nenio ligas nin, kun kiu ni neniam iĝos kompareblaj, kiun ni neniam timos, krom se ĝi subite aperos en giganta amaso. La ekstermado de tiuj plej etaj estaĵoj estas la unusola perfortaĵo, kiu eĉ en ni restas tute senpuna. »
« Kiam mi diras al iu: “Mi dispremos vin per nudaj manoj”, do mi esprimas per tio la plej profundajn malestimon kaj disdegnon. Mi kvazaŭ diras: “Vi estas insekto. Vi por mi signifas nenion. Vi por neniu ion signifas. Oni povas vin senpune ekstermi. Neniu tion rimarkos. Neniu pri tio rememoros. Kaj ankaŭ mi”. »
« Rimarkindas kian estimon havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la vortoj kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la superstiĉatimo kun kiu traktas la homoj la ĉasfelisojn — tigrojn kaj leonojn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan impreson — ĉiuj reĝoj volonte vidas sin leonoj. »
« La mano ŝuldas sian estiĝon al la vivo sur arboj. Ĝia unua signo estas apartigo de la dikfingro… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la simioj videblas por kio necesas la mano. »
« Eĉ la superaj simioj, revenintaj de sur la arboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke la homo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la aĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi tuŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco. »
« La vera grandeco de la manoj estas en ilia pacienco Malrapidaj, trankvilaj agoj de la manoj kreis la mondon, en kiu ni volas vivi. En la komenco de la Biblio kiel kreinto estas nomita la potisto, kies manoj formas argilon. »
« [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus formi, neniam — kudri kaj neniam — karesi. De ĝi komenciĝas la vera vivo de la mano. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la fingroj kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la aĵojn per signoj, do ne akirus la lingvon. »
« Inklinon al la detruado ĉe la simioj kaj ĉe la homo oni povas trakti kiel ekzercon pri firmeco de la manoj kaj fingroj… Do, la manoj havas propran inklinon al la detruado, ne ligitan senpere kun ĉasado kaj murdo. Ĝi havas pure mekanikannaturon kaj trovis sian evoluon en mekanismajinventoj. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. »
« Ne nur la mano kiel tuto iĝis ekzemplo kaj instigilo de la evoluo. Interalie la fingroj, speciale la montrofingro, akiris gravan signifon. La fingro juniĝis ĉe la fino kaj armiĝis per ungo; komence ĝi donis aktivan senton de pikado. El ĝi evoluis ponardo — tio estas longigita kaj akrigita fingro. El krucado de la birdo kaj la fingro estiĝis sago… la akrigita bastono transformiĝis je lanco: la mano, finiĝanta per unusola fingro. »
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la pacienco donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom sklaviĝo. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. »
« Dum la plenumado la dirigento estas gvidanto de ĉiuj kolektiĝintaj en la halo. Li estas antaŭe kaj dorsen al ili. Post ili lin sekvas, la unua paŝo estas lia. Sed tiun paŝon faras ne la piedo, sed levita mano. Fluo de la muziko, vekata per la manoj de la dirigento, estas anstataŭigo de la vojo, kiun devus trapaŝi la piedoj. »