Kompromiso

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kompromiso
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kompromiso en Vikipedio
Wiktionary-logo-eo.png Kompromiso en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Kompromiso en Vikinovaĵoj

Kompromiso estas interkonsento, aranĝita danke al reciprokaj cedoj de kontraŭuloj pri la diskutitaĵo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri konfliktoj en Proksima Oriento] La kompromiso estas malfacile atingebla, kiam la demando rilatas ne al kategorio de konkreta ofendiĝo, sed al la sfero de laŭleĝeco — fakte al la ekzistado mem de la alia flanko. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Historie gerilaj militoj, same kiel enlandaj militoj, finiĝis per definitiva venko de unu flanko aŭ per kompleta elĉerpiĝo de ambaŭ flankoj. Intertraktoj inter la flankoj preskaŭ neniam finiĝas per kompromiso — kvankam ili plu estas konsiderataj plej bona kuracilo, preskribata de nordamerikaj konsilistoj, kiuj insistas je "politikaj" rezultoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la problemon, kiu havas historiajn radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de balkaniaj perturboj. En alparolo al la popolo de Bosnio Bill Clinton komparis ĝian staton kun la stato de Usono dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La Usona enlanda milito daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne kompromiso, sed senkondiĉa kapitulaco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ[redakti]