Antaŭjuĝo

El Vikicitaro
Antaŭjuĝo
Antaŭjuĝo
Antaŭjuĝo
Aliaj projektoj
Antaŭjuĝo en Vikipedio
Antaŭjuĝo en Komuneja kategorio
Antaŭjuĝo en Vikivortaro

Antaŭjuĝo en sia plej ĝenerala senco, estas juĝo rapide kaj supraĵe alprenita, sen antaŭa objektiva informiĝo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Juĝon oni povas renversi, antaujuĝon neniam. » « (germane) Ein Urteil läßt sich widerlegen, ein Vorurteil nie. »
— Marie von Ebner-Eschenbach
Citaĵo
« Lernu regi memon. Homoj tro forte tenas siajn dogmojn kaj antaŭjuĝojn, kaj ni pensas, ke nur niaj kontraŭuloj estas dogmaj! Sed ni ĉiuj bezonas kritikojn. Kritiko estas la sola konata kontraŭerara antidoto» « (angle) Learn to control ego. Humans hold their dogmas and biases too tightly, and we only think that our opponents are dogmatic! But we all need criticism. Criticism is the only known antidote to error. »
— David Brin
Citaĵo
« Mi ne ŝatas principojn. Mi preferas antaŭjuĝojn. » « (angle) I don't like principles. I prefer prejudices. »
— Oscar Wilde