Boris Jelcin

El Vikicitaro
Boris Jelcin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Boris Jelcin estis sovetia, rusia politikisto, la unua prezidanto de Rusio.

Pri la aŭtoro[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Politiko rilate la novan Rusion estis plena je retoriko, superpotencaj gestoj kaj strategia malplena. Oni gloris Boris Jelcin kiel grandan demokratian gvidanton, parte por rekompenci malvarmajn akcepton kiun faris antaŭe George H. W. Bush pro maldeziro ofendi Gorbaĉov. Sed oni nesufiĉe atentis programon de politika kaj socia-ekonomia transformado, kiu firme ligus Rusion al Eŭropo. Financa helpo efektive ekfluis al Rusio, sed senpense, sen direktanta ĝin koncepto ligita al deviga programo de ekonomia kaj financa reformo (ekzemple de tia kiun povis proponi al Pollando ĝia ministro pri financoj Leszek Balcerowisz). »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« La financa helpo, donita al la registaro de Jelcin, ne estis malgranda. Ĝis la fino de 1992 estis donitaj 3 miliardoj da dolaroj por nutraĵaj kaj medicinaj subvencioj, pli ol 8 miliardoj da dolaroj por stabiligo de financa bilanco kaj preskaŭ 19 miliardoj da dolaroj forme de eksportaj kaj aliaj kreditoj kaj garantiaĵoj. Plejparto de tiu mono estis simple ŝtelita. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Kiam prezidanto Lech Wałęsa esprimis deziron de Pollando iĝi membro de NATO, ĉiujn mirigis pozitiva reago de la rusia prezidanto Boris Jelcin. Dum sia vizito al Varsovio en aŭgusto 1993, kiam trupoj ankoraŭ restis en Orienta Germanio, Jelcin publike deklaris ke li ne konsideras tian perspektivon kontraŭa al la interesoj de Rusio. Tamen la ĉefaj konsilistoj de Bill Clinton pri rusiaj aferoj, same kiel lia Ŝtata Sekretario alvokadis al singardemo. Do proksimume dum unu plia jaro Usono koncentris siajn klopodojn je serioza “preparado” al la vastigo de NATO, ne sen ruzeco nomita “Partnereco por paco”, kiu faris la vastigon pli probabla, ĉe tio prokrastante ĝian komencon. Sed tiutempe rilato de Rusio ŝanĝiĝis, ĝi transiris al pozicio de malkaŝa kontraŭstaro kaj fine de 1994 Clinton devis garantii al Jelcin ke estos plenumita triobla “ne”: ne okazos subitaj eventoj, nek estos hasto kaj nek okazos ekskludo de Rusio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Fine de 1999 Boris Jelcin transdonis sian prezidentan oficon — ĉiam malpli efikan — al ĉefministro Vladimir Putin… »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri la Unua milito en Ĉeĉenio] Fakte okazis ke Bill Clinton preferis distanciĝi de tio kaj eĉ komparis tiun militon kun la Enlanda milito en Usono kaj Jelcinon kun Abraham Lincoln»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri la disfalo de Sovetunio] Jelcin unue telefonis al George H. W. Bush, poste li telefonis al Gorbaĉov kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?” »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Kiam Jelcin definitive alkoholiĝis kaj povis fari nenion, kiam en la socio ekkreskis premo por forigi lin, la prezidanto iĝis Putin»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri Miĥail Gorbaĉov] Kvin monatojn post la fiaskinta komunista puĉo li estis devigita foriri kaj cedi al Boris Jelcin per la proceduro same “kontraŭleĝa” kiel tiu, kaŭzinta indignon de la Okcidento antaŭ kvin monatoj. Ĉi-foje la demokratiaj landoj rapide subtenis Jelcinon, prezentante subtene al siaj agoj fakte la samajn argumentojn, kiujn ili uzis antaŭnelonge rilate Gorbaĉovon. La ignorita de la ekstera mondo, kiu ĵus estis bonveniganta lin, Gorbaĉov eniris restadejon de fiaskintaj ŝtataj agantoj, persekutintaj celojn troviĝantaj ekster limoj de iliaj eblecoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Espero de Miĥail Gorbaĉov pri liberlaigo devis neeviteble fiaski. Tuj post kiam la komunista partio estis perdinta sian monolitan karakteron, ĝi iĝis senmoralizita. Liberaligo evidentiĝis nekombinebla kun la komunista regado – komunistoj ne povis transformiĝi je demokratoj sen ĉesi esti la komunistoj. Tiun ekvacion Gorbaĉov neniam komprenis, kvankam komprenis ĝin Boris Jelcin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Tio kio estas konsiderata komuna politiko de la [Nordatlantika] alianco rilate Rusion ofte estas sentimentala interpreto de la personeco de la nuna rusia gvidanto. Iam tio estis Boris Jelcin kaj nun (almenaŭ je komenca etapo) Vladimir Putin. Tio ebligas al ĉiu ĝia membro libere efektivigi ŝtatan politikon kongrue al psikologiaj kriterioj, kiujn li ellaboras por si mem. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aleksej Navalnij[redakti]

Citaĵo
« Kaj ĝuste Jelcin, por kiu ni tiam voĉdonis, por kiu ankaŭ mi estis preta disŝiri iun ajn kaj kriis "Ni pli rapide dispafu la Blankan Domon [registarejon]. Antaŭen, Jelcin!" Mi nun certe tre forte pri tio bedaŭras, post jaroj, ĉar Jelcin iĝis la homo, kiu nin ĉiujn trompis, kiu interŝanĝis ĉiujn niajn liberecojn kaj atingojn kontraŭ garantioj de sekureco por sia familio. Jen, kontraŭ tiuj kelkcent milionoj da dolaroj, kiuj nun estas posedataj de Djaĉenko kaj Jumaŝev [familianoj de Jelcin] ja estis interŝanĝitaj ĉiuj atingoj, kiuj ekzistis en Rusio» « А вот Ельцин как раз, за которого мы тогда голосовали, за которого я в том числе был готов разорвать любого и кричал «Давайте быстрее расстреливать Белый дом. Вперед, Ельцин!» Я сейчас, конечно, очень сильно об этом сожалею, спустя годы, потому что Ельцин оказался тем человеком, который нас всех обманул, который обменял какие-то наши свободы и достижения просто на гарантии безопасности для своей семьи. Вот, за те там несколько сот миллионов долларов, которые сейчас принадлежат Дьяченко и Юмашеву, в общем-то, и были обменены все достижения, которые были в России. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo, la 15-an de septembro 2013][1]
Citaĵo
« [pri Miĥail Gorbaĉov kaj Boris Jelcin] Tio estis okazinta antaŭ niaj okuloj. Mi staris en tiuj atendovicoj kaj mi vidis tiujn kuponojn [por aĉetado], mi vidis tiun Jelcinon. Kiam okazis dispafado de la Blanka Domo [dum puĉo en 1993], mi forkuris el instituto kaj grimpis trans la Moskvan Zoon por rigardi kiel oni tie pafas. Do mi ĉion ĉi scias, mi povas pritaksi. » « Это то, что происходило на моих глазах. Я стоял в этих очередях и я видел эти талоны, я видел этого Ельцина. Когда был расстрел Белого дома, я сбежал из института и перелезал через Московский Зоопарк, чтобы посмотреть, как там стреляют. Поэтому я всё это знаю, я могу это оценивать. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo, la 15-an de septembro 2013][2]
Citaĵo
« [pri supozeble okazinta venko de Gennadij Zjuganov en la prezidenta baloto en 1996] Mi kredas je la venko de Zjuganov. Kaj mi tre bedaŭras, ke mi estis unu el tiuj homoj, kiuj postulis "pafadon kontraŭ la Supera Konsilio", estis zelotoj de Ĉubajs kaj Jelcin ktp. » « Я верю в победу Зюганова. И я очень сильно сожалею, что я был одним из тех людей, которые требовали "расстрела Верховного Совета", были фанатами Чубайса и Ельцина и так далее. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][3]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Je Kristnasko de 1991 Gorbaĉov telefonis al prezidanto George H. W. Bush kaj diris: mi telefonas la lastan fojon. La flago estas malhisata super la Kremlo, sovetia flago. Mi forlasas mian postenon. Sovetunio foriras al historio. Kaj mia unua penso estis: Jelcin venkis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Mi ne povas diri ke Jelcin estis demokrato. Li estis popolisto, kiu tenis la manon sur la pulso de la movado, kiun li selis. Li ne estis gvidanto, nek reganto. En politiko li proponis al ĉiuj regiono preni tiom da suvereneco, kiom ili povas porti. Li malmuntis ŝtatan ekonomion kaj malkoncentris ekonomian kontrolon tiel, ke oligarĥoj foraĉetis ĝin kontraŭ groŝaj prezoj. Putin, mi pensas, estis indignita pri ĉio ĉi. Kiuj ajn estus liaj motivoj, li estas centralizanto kaj li provis denove preni la regilojn de la rusia ŝtato kaj konservi kion eblas el la restaĵoj de la sovetia ŝtato»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Jelcin humiligis Gorbaĉovon, simple humiligis. Tre multaj eventoj klarigeblas per ilia malamo. Iun tempon ili kunlaboris, sed en 1987 Jelcin ribelis. Li paŝon post paŝo pleniĝis je decidemo liberiĝi de Gorbaĉov. Mi supozas ke Sovetunio disfalis tiom rapide ĝuste pro tio ke tio ebligis al Jelcin forigi Gorbaĉovon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Putin estis elektita de Jelcin kaj ŝajnas al mi ke rezulto estis tute ne tiu, kiun deziris Jelcin. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …en 1995 Rusio akuzis NATO pri “genocido” de serboj kaj prezidanto Jelcin avertis, ke daŭrigo de la bombado radikale influos kunlaboron de Rusio kaj la Okcidento, inkluzive ĝian partoprenon en la programo de NATO “Partnereco por paco”. “Kiel ni povas subskribi interkonsenton kun NATO, — demandis li, — kiam NATO bombas serbojn?” »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« [pri la 1990-aj jaroj] Jes, rusoj sendube rememoras tiun tempon kiel grandan nacian humiligon. Ili parolas pri Boris Jelcin kiel pri hontinda simbolo de la tiama stato de sia lando — simbolo kompatinda, ebria, malforta… »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj