Ideologio

El Vikicitaro
Ideologio
Ideologio
Ideologio
Aliaj projektoj
Ideologio en Vikipedio
Ideologio en Komuneja kategorio
Ideologio en Vikivortaro
Ideologio en Vikinovaĵoj

Ideologio estas sistemo, traktanta la devenon kaj formiĝon de la ideoj, aparta konceptado de la mondo, karakterizanta difinitan individuon aŭ klason, tutaĵo de la ideoj, formantaj la bazon de difinita ekonomia aŭ politika sistemo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Utopioj por la socio estas la samo kiel destino por la popolo. Kaj ideologioj estas flanka produkto, kvazaŭ plej simpla esprimo de la mesiaj aŭ utopiaj streboj. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Vivu libereco kaj diablen la ideologioj. » « (angle) Long live freedom and damn the ideologies. »
— Robinson Jeffers
Citaĵo
« Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
Citaĵo
« La fakto, ke politikaj ideologioj estas percepteblaj realaĵoj ne estas pruvo de ilia esence necesa karaktero. La bubona pesto estis eksterordinare potenca socia realaĵo, sed neniu estus konsiderinta ĝin kiel esence necesa. »
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Vivu liberecon kaj diablen la ideologioj. » « (angle) Long live freedom and damn the ideologies. »
— Robinson Jeffers
Citaĵo
« Ideologioj disigas nin. Revoj kaj angoro kunigas nin. »
— Eugène Ionesco

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« En ĉiuj tempoj Britio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia ideologio enkorpigas historian veron, Stalin kun tuta senkompato defendis la sovetian nacian intereson, estante libera de tio, kion li konsideris hipokrita moralo aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera monstro; sed en la aferoj de ekstera politiko li estis en pleja grado realisto – pacienca, sagaca kaj nefleksigebla kiel Armand Jean du Plessis de Richelieu de sia tempo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kaj tamen malflekseco de Stalin koncernis nur komunisman ideologion. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je taktiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de RichelieuBismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la demokratiaj landoj; rifuzinte povan politikon, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna kredo je principoj de kolektiva sekureco kaj ke ideologia malamikeco ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de kunlaboro inter faŝistoj kaj komunistoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pozicio de Usono rilate Sovetunion] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian ideologion, intertraktoj estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso solvo estus atingita aŭtomate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum longa tempo usonaj politikistoj, blindigitaj de ideologiaj antaŭjuĝoj, ne povis kompreni ke la sovetio-ĉina disiĝo prezentis strategiajn eblecojn por la Okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Richard Nixon konsideris malstreĉiĝon taktiko en longdaŭra strategia konfrontiĝo; liaj liberalaj kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la celon per si mem dum la konservativuloj kaj novkonservativuloj rifuzis la geopolitikan aliron kiel, nek pli nek malpli, historian pesimismon, preferante politikon de senbrida ideologia konfrontiĝo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Richard Nixon atente rezistis geopolitikajn minacojn, de Kubo ĝis Proksima Oriento. Konservativuloj atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de Usono el la ideologia konfrontiĝo kaj nuklea strategio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la mondo post la fino de la Malvarma milito mankas dominanta ideologia defio aŭ, nuntempe, unu geostrategia kontraŭstaro. Preskaŭ ĉiu situacio estas speciala kazo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]