« [pri la sociakaraktero de la 20-a jarcento] Mi parolas pri la principo de tuja plenumo de ĉiu deziro kaj manko de obstakloj sur la vojo al kontentigo de ĉiu el ili. »
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laboras aŭ distriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomiamekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
« [pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksaj aŭ psikaj streboj de la individuo aŭ politikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento. »
« La deziro ne ekzistas, la sola deziro konsistas en esti la sorto de la alia, iĝi por li evento, superanta ĉian subjektivecon, ŝokanta per sia fatala okazo iun ajn eblan subjektivecon, liberiganta subjekton de liaj celoj, de lia influo kaj de ĉia respondeco antaŭ si mem kaj antaŭ la mondo, en pasiofinfine sendispute objektiva. »
« Ordinara tentanto pri tio nenion scias. Li deziras esti subjekto, kaj la alian konsideras viktimo de sia strategio. Naivapsikologio, la sama kiel ĉe tiuj naivaj bonkoruloj, kiuj stariĝas flanke de la viktimo. Sed nek tiuj, nek aliaj vidas ke la tuta iniciato, la tuta forto troviĝas ĉe alia flanko, ĉe la flanko de la objekto. »
« La viro ĉiam alfrontas danĝeron perdi la vizaĝon: se li tuj riskos fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan ludon, li iĝos viktimo de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la virino troviĝas en la pozicio de ne deziro, sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de objekto de la deziro. »
« La eterna vireco ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la viron de seksa deziro de la virino. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas tenti. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de virineco de la objekto ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la vizaĝon li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse. »
« La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekreta ludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco. »
« Se psikanalizo (la Leĝo, la Patro ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta deziro de la Patrino por fordoni vin al la povo de nia propra deziro, do la tento estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la mondo. »