Muziko

El Vikicitaro
Muziko
Muziko
Muziko
Aliaj projektoj
Muziko en Vikipedio
Muziko en Komunejo
Muziko en Komuneja kategorio
Muziko en Vikinovaĵoj

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Muziko mildigas morojn. »
— Aristotelo
Citaĵo
« En pia muziko ĉiam ĉeestas Dio kun sia graco. » « Bei einer andächtigen Musik ist allezeit Gott mit seiner Gnaden Gegenwart. »
— Johann Sebastian Bach
Citaĵo
« Mi scias nenion pri muziko. Laŭ mia opinio vi ne bezonas. » « (angle) I don't know anything about music. In my line you don't have to. »
— Elvis Presley
Citaĵo
« Muziko, kiun mi aŭdis ĉe vi, estis pli ol muziko, kaj pano, kiun mi manĝis kun vi, estis pli ol pano... » « (angle) Music I heard with you was more than music, and bread I broke with you was more than bread... »
— Conrad Aiken
Citaĵo
« Mi deziras noti miajn muzikajn revojn en spirito de plena mem-malligo. Mi deziras kanti pri miaj internaj vizioj kun la naiva sincereco de infano. Sendube, tiu ĉi simpla muzika gramatiko influos iujn homojn. Ĝi nepre ofendos la partianojn de trompo kaj artifiko. Mi antaŭvidas tion kaj ĝojas pri ĝi. »
— Claude Debussy
Citaĵo
« Sen muziko ne povas ekzisti perfekta scio, ĉar estas nenio sen ĝi. Ĉar eĉ la universo mem laŭdire estis kunigita kun certa harmonio de sonoj, kaj la ĉieloj mem rondiras sub la gvidado de harmonio. »
— Isidoro de Sevilo
Citaĵo
« En mia muziko, mi provas ludi la veron de tio, kio mi estas. La kialo estas malfacila, ĉar mi ŝanĝas la tutan tempon. » « (angle) In my music, I'm trying to play the truth of what I am. The reason it's difficult is because I'm changing all the time. »
— Charles Mingus
Citaĵo
« Muziko kaj silento... forte kuniĝas, ĉar muziko estas farita kun silento, kaj silento estas plena de muziko. »
— Marcel Marceau
Citaĵo
« Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. » « (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
— Eric Clapton
Citaĵo
« Ni volas, ke nia muziko eniru en la animon de la spektantaro, kaj vidi, ĉu ĝi povas veki ion etan en iliaj mensoj... Ĉar estas tiom multaj dormantaj homoj. » « (angle) We want our sound to go into the soul of the audience, and see if it can awaken some little thing in their minds... 'Cause there are so many sleeping people. »
— Jimi Hendrix
Citaĵo
« Kiam vortoj foriras, muziko komenciĝas. »
— Heinrich Heine
Citaĵo
« Jogo estas kiel muziko. La ritmo de la korpo, la melodio de la menso kaj la harmonio de la animo kreas la simfonion de la vivo»
— B. K. S. Iyengar
Citaĵo
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragedioj aŭ muzikaj komponaĵoj. »
— Paul Klee

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. »
— Zamenhofa proverbaro