Dua mondmilito

El Vikicitaro
Dua mondmilito
Dua mondmilito
Dua mondmilito
Aliaj projektoj
Dua mondmilito en Vikipedio
Dua mondmilito en Komunejo
Dua mondmilito en Komuneja kategorio
Dua mondmilito en Vikinovaĵoj

Dua mondmilito estas granda milito, okazinta inter 1939 kaj 1945.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« La eŭropa epoko en la monda politiko definitive finiĝis dum la Dua mondmilito, la unua vere tutmonda milito»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [pri la Dua mondmilito] …malvenko de Germanio estis definita precipe de du ekstereŭropaj venkintoj — Usono kaj Sovetunio… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Estas paradokse ke la malvenko de Nazia Germanio altigis internacian statuson de Usono, kvankam ĝi ne ludis en tio ŝlosilan rolon. Merito de la atingo de la milita venko super hitlerismo devas esti atribuita al la stalinista Sovetunio, fifama konkuranto de Hitlero»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Post malmunto de komunismo en Orienta Eŭropo (kiun oni baldaŭ nomos Centra Eŭropo) kaj ĝia foriro el Germanio, plejparto de la sovetiaj profitoj ricevitaj de la Dua mondmilito, estis perditaj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la Dua mondmilito… »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri Hitlero] La unua eraro estis, konkerinte Eŭropon, sed ankoraŭ militante kontraŭ Britio, ataki Sovetunion, kaj la dua — deklari militon kontraŭ Usono, sen eliri el morta batalo kontraŭ Sovetunio kaj Britio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri panika humoro antaŭ la Dua mondmilito] Altiĝanta simbolo de tia mensostato estis certe la Maginot-linio, kiun Francio konstruadis dum dek jaroj, malŝparinte enormajn rimedojn. Per tio Francio kondamnis sin je strategia defendo en la sama jaro, kiam ĝi garantiis sendependecon de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Signo de analoga frenezo estis nekomprenebla franca decido haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la Unua mondmilito. Ĉar se tamen konsideri franco-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana atako tra Belgio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio, la brita publika opinio ne plu deziris toleri iujn ajn cedojn; ekde tiu momento komenco de la Dua mondmilito estis nur afero de la tempo, ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis psikologie malebla por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Malsame ol ĉiuj aliaj militoj, la Dua mondmilito ne sekvigis postmilitan aranĝon. Kreiĝis paŝon post paŝo usona kaj sovetia influsferoj, kaj tio okazis ne per oficialaj interkonsentoj, sed forme de silenta agnosko de okazintaj faktoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri Charles de Gaulle] En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis moda akuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Unu el ironioj de la sorto konsistas en tio, ke el ĉiu malgajnita mondmilito Germanio estis eliranta pli forta rilate siajn najbarojn ol ĝi estis antaŭ ilia komenco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Se ni vidos ke estas gajnanta Germanio, ni devos helpi al Rusio kaj se estos gajnanta Rusio, ni devos helpi al Germanio kaj tiel do ili mortigu laŭeble plej longe, kvankam mi ĉe neniuj cirkonstancoj dezirus vidi kiel venkinto Hitleron. Neniu el ili plenumas siajn promesojn»
— Harry S. Truman, [1941]
Citaĵo
« Se Hitlero invadus inferon, mi petus subteni diablon en la Ĉambro de komunuloj»
— Winston Churchill
Citaĵo
« En tiu milito ne estas kiel en la antaŭa, do kiu okupas teritorion, tiu trudas tie kien venas lia armeo, sian socian sistemon. Alie ne povas esti. »
— Stalin, al Milovan Ĝilas
Citaĵo
« Marodistoj ne povas nuligi la Venkon, nek ŝanĝi ĝin. En tiu senco ne indas subiĝi kaj rezigni je la festo nur pro tio, ke ili provas en ĝi partopreni. Finfine kio okazus se la kristanoj rezignus je sia kredo post la krucmilitoj kaj inkvizicio» « Мародеры не могут ни отменить Победу, ни изменить ее. В этом смысле не стоит поддаваться и отказываться от праздника только потому, что они пытаются в нем участвовать. В конце концов, что было бы, если бы христиане отказались от своей веры после крестовых походов и инквизиции? »
— Andrej Movĉan, Pri venkintoj kaj marodistoj [la 5-a de majo 2015]
Citaĵo
« Estas ni hodiaŭ. Estos vi morgaŭ. » « It is us today. It will be you tomorrow. »
— Haile Selassie en 1936, post la dua italo-etiopa milito
Citaĵo
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La eŭropano ekde la Dua mondmilito komencis akcenti vidajn valorojn; ne hazarde lia ekonomio subtenas nuntempe amasan produktadon de unuformaj konsumaĵoj. La usonanoj ja unuafoje ekribelis kontraŭ la unuformaj konsumismaj valoroj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.