« Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin moralakonscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. »
« Aleksandro deziras pacon al la tuta mondo, sed ne por la paco mem kaj ĉiuj ties bonaĵoj, sed precipe por sin mem; kaj ne senkondiĉe, sed kun iuj kaŝitaj pensoj. Li devas resti batalanto por tiu ĉi paco; de li devas eliri kvieto kaj feliĉo de la tuta mondo, kaj la tuta Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi ĝia kvieto estas frukto de liaj manoj, ke ĝi dependas de lia bona volo kaj povas esti rompita laŭ lia kaprico […] »
« La lastaj jaroj de la regado de Aleksandro Pavloviĉ estis markitaj per veraj patrujaj plagoj, kiujn ĉiuj liaj kunbatalantoj de la Patruja milito rigardis indulgeme sub influo de la ĉarmo de alta situo rilate Eŭropon kaj gloro kiujn Rusio atingis sekve de tiu ĉi grandega trijara milito, dum kiu rusiaj trupoj neatendite montris al la mondo siajn nerimarkitajn altajn kvalitojn. Neniu povas scii kio okazis en la kaŝejo de la animo de la imperiestro Aleksandro, sed antaŭ ĉies okuloj li iĝis tute apatia rilate Rusion, la regadon li komplete transdonis al la provizorulo Arakĉejev, homo de la plej kruda eduko, ĝis sovaĝeco kruela, venĝema, sed tre inteligenta, serĉema kaj same humila antaŭ la potenco kiel orgojla kaj aroga rilate ĉion kion li superis kiel cara favorato. »
« Последние годы царствования Александра Павловича были ознаменованы истинными отечественными бедствиями, на которые все его сподвижники Отечественной войны смотрели снисходительно под обаянием высокого положения относительно Европы и славы, до которых Россия достигла вследствие этой великой трехлетней войны, в которой русские войска нежданно-негаданно выказали свету свои бесприметные высокие достоинства. Никому не дано указать, что происходило в тайнике души императора Александра, но во всевидение он стал совершенно апатичен к России, бразды правления совершенно передал временщику Аракчееву, человеку самого грубого воспитания, до дикости лютому, мстительному, но очень умному, искательному и столь же низкопоклонному власти, как надменному и дерзкому ко всему, над чем по своему положению царского любимца преобладал. »
« Intenco de carmortigo kontesteblas per tio ke Aleksandro spertis eĉ ne unu atencon fare de la membroj de la socetoj Norda, Suda, Unuiĝintaj Slavoj; dume Aleksandro faris neniujn specialajn zorgojn tiukampe. »
« Намерение цареубийства опровергается тем, что Александр не подвергался ни одному покушению от членов обществ Северного, Южного, Соединенных Славян; а Александр никаких особых предосторожностей не принимал. »
— Vladimir Tolstoj, Noticoj sur marĝenoj de la libro kaj en la teksto de A. Je. Rozen "Noticoj de la decembristo"[2]