Krimo

El Vikicitaro
Krimo
Krimo
Krimo
Aliaj projektoj
Krimo en Vikipedio
Krimo en Komuneja kategorio
Krimo en Vikivortaro

Krimo estas ago, per kiu morala aŭ civila leĝo estas grave malobservata.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Sufiĉas nur ke la homo tro okupiĝu pri la murdo kaj jam li ne detenos sin ankaŭ de la rabo; kaj de la rabo estas nemalproksime ĝis drinkado kaj neglektado de dimanĉa tago, kaj poste restas nur unu paŝo ĝis malĝentileco kaj publika fumado»
— Thomas De QuinceyLa murdo kiel unu el la belartoj [1827]
Citaĵo
« [...] sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« La socio preparas la krimon, la krimulo plenumas ĝin. » « Society prepares the crime, the criminal commits it. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Ni diru kuraĝe, ke se oni kalkulus la malobservojn de la leĝo fare de la blankulo en la ladurboj tra la jaroj, kaj komparus ilin kontraŭ la leĝomalobservoj de kelkaj tagoj da tumulto, la hardita krimulo estus la blankulo. Tiuj estas aferoj ofte malfacile diri, sed mi ekvidis pli kaj pli, ke necesas diri la veron por trakti la grandajn problemojn, kiujn ni alfrontas en nia socio. » « Let us say boldly that if the violations of law by the white man in the slums over the years were calculated and compared with the law-breaking of a few days of riots, the hardened criminal would be the white man. These are often difficult things to say but I have come to see more and more that it is necessary to utter the truth in order to deal with the great problems that we face in our society. »
— Martin Luther King, The Role of the Behavioral Scientist in the Civil Rights Movement
Citaĵo
« Kiel ni povas eskapi el la kaptilo, kiun la teroristoj metis al ni? Nur rekonante, ke la milito kontraŭ terorismo ne povas esti gajnita per milito. Ni devas, kompreneble, protekti nian sekurecon; sed ni devas ankaŭ korekti la plendojn, de kiuj nutriĝas terorismo. Krimo postulas polican laboron, ne armean agon. » « (angle) How can we escape from the trap that the terrorists have set us? Only by recognizing that the war on terrorism cannot be won by waging war. We must, of course, protect our security; but we must also correct the grievances on which terrorism feeds. Crime requires police work, not military action. »
— George Soros
Citaĵo
« Se ni havus sufiĉan mondon kaj tempon, tiu ĉi timemo, Sinjorino, ne estus krimo. » « (angle) Had we but world enough, and time, this coyness, Lady, were no crime. »
— Andrew Marvell
Citaĵo
« La loĝantaro de la mondo iom post iom dividiĝas en du klasoj, anarkiistoj kaj krimuloj. » « (angle) The population of the world is gradually dividing into two classes, Anarchists and criminals. »
— Benjamin Tucker
Citaĵo
« "Milito kontraŭ terorismo" estas nepraktigebla koncepto, se ĝi signifas batali terorismon per terorismo. La sentoj en ambaŭ flankoj ne estas, ke ili partoprenas iun malbonan kaj kriman agon, sed ke ili riskas siajn vivojn heroe pro tio, kion ili konsideras justa kaŭzo. » « (angle) A "war against terrorism" is an impracticable conception if it means fighting terrorism with terrorism. The feelings on both sides are not that they are taking part in some evil and criminal act but risking their lives heroically for what they consider to be a just cause. »
— John Mortimer
Citaĵo
« (france) O Liberté, que de crimes on commet en ton nom! » « (france) O Liberté, que de crimes on commet en ton nom! »
— Manon Roland
Citaĵo
« Puno estas la lasta kaj malplej efika instrumento en la manoj de la leĝdonanto por eviti krimon. » « (angle) Punishment is the last and least effective instrument in the hands of the legislator for the prevention of crime. »
— John Ruskin
Citaĵo
« Metita en historia okazo, mi pagos per mia vivo la lojalecon al la popolo. Kaj mi diras al vi ke mi estas certa pri tio ke la semo kiun ni havigis al la degna konscienco de miloj kaj miloj da ĉilianoj ne povas esti fortranĉita tute. Ili havas la forton, ili povos submeti nin, sed oni ne haltigas la socialajn procezojn, nek per la krimo nek per la forto. La historio estas nia, kaj ĝin faras la popoloj.[1] » « (hispane) Colocado en un tránsito histórico, pagaré con mi vida la lealtad al pueblo. Y les digo que tengo la certeza que la semilla que entregáramos a la conciencia digna de miles y miles de chilenos, no podrá ser segada definitivamente. Tienen la fuerza, podrán avasallarnos, pero no se detienen los procesos sociales ni con el crimen ni con la fuerza. La historia es nuestra y la hacen los pueblos. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)