Ĥaoso estas laŭ la helenamitologio, primitiva stato de la universo, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj, antaŭ ol dioj organizis ilin; enorda konfuzo.
«Ĝuo, kiun ricevas la malkontentuloj de ĥaoso kaj falo de la feliĉaj kaj prosperantaj, devenas ne de la furioza konscio, ke per tio puriĝas la grundo por la ĉielaurbo. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda deziro ol en la unua. »
« La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn. »