Lando

El Vikicitaro
Lando
Lando
Lando
Aliaj projektoj
Lando en Vikipedio
Lando en Komuneja kategorio
Lando en Vikivortaro

Lando ĝenerale, estas teritorio, eventuale kun interna kaj apuda aera kaj akva spacoj, rezultinta de ia dividado de geografia estaĵo, kun difinita aŭ difinata limo, ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Per libera lando, mi celas landon, kie homoj rajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajn najbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury
Citaĵo
« Lando estas konsiderata la plej civilizita des pli la saĝo kaj efikeco de ĝia leĝoj malhelpas al malforta viro iĝi tro malfortaj kaj potencaj tro potenca. »
— Primo Levi
Citaĵo
« La ligo inter viro kaj lia profesio similas al tiu, kiu ligas lin al sia lando; ĝi estas same kompleksa, ofte ambivalenca, kaj ĝenerale ĝi kompreniĝas tute nur kiam ĝi rompiĝas: per ekziloelmigrado se temas pri ies lando, per emeritiĝo se temas pri metio aŭ profesio. »
— Primo Levi
Citaĵo
« Lando ne povas bone vivadi sen libereco, nek libereco sen virto. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco. » « (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« Ni ne bezonas prezidantojn pli grandaj ol la lando, sed prefere tiuj, kiuj parolas por ĝi kaj subtenas ĝin. » « (angle) We do not need presidents who are bigger than the country, but rather ones who speak for it and support it. »
— Eugene McCarthy
Citaĵo
« Nia lando estas la mondo - niaj samlandanoj estas la tuta homaro. » « (angle) Our country is the world — our countrymen are all mankind. »
— William Lloyd Garrison
Citaĵo
« Dio savu la landon, ĉar estas evidente ke la popolo ne volas. » « (angle) May God save the country, for it is evident that the people will not. »
— Millard Fillmore
Citaĵo
« En la konstruado de lando malfacilas trovi ne la praktikajn laboristojn, sed la idealistojn kaj planistojn. »
— Sun Jatsen
Citaĵo
« Ni dediĉas nin al tio, kion la grekoj skribis dum multaj jaroj: dresi la sovaĝecon de viro kaj fari mildan la vivo en ĉi tiu mondo. Ni dediĉu nin al tio, kaj diru preĝon por nia lando kaj por nia popolo» « (angle) Let's dedicate ourselves to what the Greeks wrote so many years ago: to tame the savageness of man and make gentle the life of this world. Let us dedicate ourselves to that, and say a prayer for our country and for our people. »
— Robert F. Kennedy
Citaĵo
« Nuklea milito ne defendas landon kaj ĝi ne defendas sistemon. Mi diris tion mem multfoje; eĉ la plej lerta ideologo ne povos distingi inter la cindroj de kapitalismo kaj la cindroj de komunismo. » « (angle) A nuclear war does not defend a country and it does not defend a system. I've put it the same way many times; not even the most accomplished ideologue will be able to tell the difference between the ashes of capitalism and the ashes of communism. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« En la lando de la blinduloj, la unuokula viro estas reĝo»
— Desiderius Erasmus
Citaĵo
« Saĝa viro devas ne deziri loĝi en lando kie viroj havas pli da aŭtoritato ol leĝoj» « (angle) A wise man ought not to desire to inhabit that country where men have more authority than laws. »
— Walter Raleigh

Louis Pasteur[redakti]

Citaĵo
« Oni ne demandas de tiu, kiu suferas: Kio estas via lando kaj kia estas via religio? Oni nur diras: Vi suferas, tio sufiĉas por mi... »
— Louis Pasteur
Citaĵo
« Scienco konas neniun landon, ĉar scio apartenas al la homaro, kaj estas la torĉo, kiu lumigas la mondon. »
— Louis Pasteur

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Pri lando malproksima estas bone mensogi. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]