François MITTERRAND (naskiĝis la 26-an de oktobro 1916 en Jarnac (Charente) - mortis la 8-an de januaro 1996 en Parizo) estis franca ŝtatpolitikisto, kiu ĝis nun plej longe estis prezidanto de la franca Respubliko de 1981 ĝis 1995.
« [...] miaj amikoj parlamentanoj deponis dum la antaŭa sesio de la Nacia Asembleo leĝoproponon celantan inkluzivi la internacian lingvon Esperanto en la lernadoj meza kaj supera kiel elektebla lingvo.
Se la francoj konsentos al mi sian konfidon, mi petos de la Registaro ke ĝi submetu tiun leĝproponon al la Parlamento.[1]»
— Balotpromesoj 1981
« Oni venku tiujn [ksenofobiajn] antaŭjuĝojn. Tio, kion mi nun petas al vi, estas preskaŭ neebla ĉar necesas venki nian historion kaj tamen, se oni ne venkas ĝin, oni sciu ke unu regulo trudiĝos, gesinjoroj: Naciismo estas milito! Milito ne nur estas nia pasinteco, ĝi povas esti nia estonteco, kaj estas vi, gesinjoroj deputitoj, kiuj estas nun la gardistoj de nia paco, de nia sekureco kaj de tiu estonteco.[2]»
« Il faut vaincre ces préjugés [xénophobes], ce que je vous demande là est presque impossible car il faut vaincre notre histoire et pourtant, si on ne la vainc pas, il faut savoir qu’une règle s’imposera, Mesdames et Messieurs: le nationalisme c’est la guerre ! La guerre ce n'est pas seulement le passé, cela peut être notre avenir, et c'est vous, Mesdames et Messieurs les députés, qui êtes désormais les gardiens de notre paix, de notre sécurité et de cet avenir. »