Sendependeco

El Vikicitaro
Sendependeco
Sendependeco
Sendependeco
Aliaj projektoj
Sendependeco en Vikipedio
Sendependeco en Komuneja kategorio

Sendependeco kiel ĝenerala politika supernocio signifas, ke lando, loĝantara parto aŭ organizaĵo regas mem aŭ formas propran suverenan ŝtaton, anstataŭ esti regata de aliaj potencoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« …libereco kaj sendependeco ne estas la samaj aferoj. Usonanoj ne subtenos tiujn, kiuj strebas al sendependeco, ĉe tio anstataŭigante forirantan tiranion per loka despotismo. Ili ne helpos al tiuj, kiuj diskonigas sinmortigan naciismon, bazitan sur etna malamo»
— George H. W. Bush, [parolado en Kievo en aŭgusto 1991][1]
Citaĵo
« Mi konas nenian landon en kiu ekzistas tiom malmulte da mensa sendependeco kaj diskut-libereco kiel en Usono» « I know of no country in which there is so little independence of mind and real freedom of discussion as in America. »
— Alexis de Tocqueville
Citaĵo
« La poeto kiu skribas "liberan" verson estas kiel Robinson Crusoe sur la dezerta insulo: li devas ĉion por si kuiri, lavi kaj ripari mem. En kelkaj esceptaj kazoj, ĉi tiu vireca sendependeco produktas ion originalan kaj imponan, sed pli ofte la rezulto estas malordaĉo: malpuraj kovraĵoj sur la neordigita lito kaj malplenaj boteloj sur la nebalaita planko. » « The poet who writes "free" verse is like Robinson Crusoe on his desert island: he must do all his cooking, laundry and darning for himself. In a few exceptional cases, this manly independence produces something original and impressive, but more often the result is squalor — dirty sheets on the unmade bed and empty bottles on the unswept floor. »
— Wystan Hugh Auden, "Writing" p. 22
Citaĵo
« Kie ajn leviĝis kaj kie ajn estonte leviĝos la standardo de libereco kaj sendependeco, tie ĉiam ĉeestos la koro de Usono, ĝia beno kaj ĝiaj preĝoj. Sed ĝi ne direktiĝos eksterlanden por serĉi venkendajn monstrojn. Ĝi estas subtenanto kaj defendanto de nur propraj libereco kaj sendependeco. Ĝi subtenos komunan aferon per sia vorto kaj sia bona ekzemplo. Ĝi bone komprenas ke stariĝante sub fremdajn standardojn, eĉ se tio estas standardoj de sendependeco, ĝi engaĝos sin, sen ebleco liberiĝi, je ĉiuj militoj de interesoj kaj intrigoj, homa avideco, ĵaluzo kaj ambicioj, kiuj alproprios tiujn standardojn, uzaurpante la standardojn de libereco... Ĝi povos iĝi diktatoro de la mondo. Ĝi povos perdi propran animon»
— John Quincy Adams, Parolado de la 4-a de julio 1821

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj