Maŝino

El Vikicitaro
Reklamo
Reklamo
Reklamo
Aliaj projektoj
Reklamo en Vikipedio
Reklamo en Komuneja kategorio
Reklamo en Vikivortaro

Maŝino estas aparato, plejofte kunigita kun motoro, kaj servanta, transformante energion, por atingi difinitan efikon pli facile kaj rapide, ol povus manlaboro.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Maŝino povas reprodukti aŭ eĉ superi la intelekton, sed ĝi ne kapablas reprodukti la saĝon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Anstataŭ ke maŝino anstataŭu la homan energion, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian laboron oni povas difini kiel plenumon de la agoj, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Malsame ol simpla laborilo, maŝino estas larĝigo aŭ eksterigo de la procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Libro iĝis la unua instrua maŝino kaj ankaŭ la unua amasa produktaĵo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj komplikaj maŝinoj kaj aparatoj en la sonĝoj estas plejparte seksaj organoj, en kies bildigo simboleco de la sonĝo ĝenerale estas ege inventema. Egale al ili apartenas multaj pejzaĝoj, speciale tiuj kie haveblas pontojmontoj, superkeskitaj per arbaro»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Vidu ankaŭ[redakti]