« Ja fakte estis kreita precedenco, kiam ekde oktobro 1998 la eksa prezidanto de ĈilioAugusto Pinochet estis detenata dum unu jaro kaj kvar monatoj kaj duono en Britio pro la peto pri lia ekstradicio farita de hispana juĝisto, provinta juĝi lin pro la krimoj faritaj kontraŭ hispanoj en la tero de Ĉilio. »
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la naciaideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »