Okcidenta Eŭropo

El Vikicitaro
Okcidenta Eŭropo
Okcidenta Eŭropo
Okcidenta Eŭropo
Aliaj projektoj
Okcidenta Eŭropo en Vikipedio
Okcidenta Eŭropo en Komuneja kategorio

Okcidenta Eŭropo estas regiono, en kiu troviĝas Britio, Irlando, Francio, Belgio, Nederlando, kaj Luksemburgo.

Citaĵo
« En Okcidenta Eŭropo potenciala kaj foje reala konflikto inter papo kaj imperiestro kreis kondiĉojn por konstituciismo kaj disigo de povoj, kio estas la fundamento de la nuntempa demokratio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En Okcidenta Eŭropo libro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]

Vidu ankaŭ[redakti]