Ekstera politiko

El Vikicitaro
(Alidirektita el Eksteraj aferoj)
Ekstera politiko
Ekstera politiko
Ekstera politiko
Aliaj projektoj
Ekstera politiko en Vikipedio
Ekstera politiko en Komuneja kategorio
Ekstera politiko en Vikinovaĵoj

Ekstera politiko estas aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de ŝtato pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Diplomatio [1994][redakti]

Citaĵo
« Efektive ja usona kaj eŭropa aliro al ekstera politiko iĝis kreitaĵoj de iliaj propraj unikaj cirkonstancoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde 1700 publika opinio ludis gravan rolon en la brita ekstera politiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sub influo de la reala politiko de Otto von Bismarck, Realpolitik, ekstera politiko transformiĝis je povkonkuroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Napoleono la 3-a realigis sian eksteran politikon je stilo de nuntempaj politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de sukceso estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …dum la tuta periodo de la Malvarma milito grava parto de internaj diskutoj rilate politikon de detenado okazis en klasikaj usonaj kategorioj, ekskludantaj geopolitikon, kiam unu grupo da oponantoj traktis eksteran politikon kiel fakon de teologio dum ĝiaj oponantoj taksis ĝin kiel fakon de psikiatrio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde la Viena kongreso ekstera politiko komencis interrilatigi la naciojn unu kun la alia – tiel aperis la termino “internaciaj rilatoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001][redakti]

Citaĵo
« La ekstera politiko ĉiam finiĝas per problemo de elekto. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Sukcesa ekstera politiko postulas regi nuancojn je senĉesa procezo; interna politiko ja temas pri vortumado de interesoj kaj kreado de leĝoj, kiuj je necesa maniero estas aprobataj de la aktuala jura sistemo. En diplomatio moralo speguliĝas je preteco persiste atingadi ĉion per serio da paŝoj, ĉiu el kiuj sendube estas malsufiĉa de vidpunkto de atingo de la fina celo. Interna politiko pritakasas siajn atingojn dum pli mallonga tempo kaj je pli konkretaj absolutaj esprimoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Senŝanĝa principo, surbaze de kiu agadas Anglio, estas agnosko kiel laŭleĝa de tiu organo de la lando, kiun la lando konscie preferos por si mem. »
— Lord Palmerston

Vidu ankaŭ[redakti]