Vizaĝo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vizaĝo
Vizaĝo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Vizaĝo en Vikipedio
Commons-logo.svg Vizaĝo en Komunejo
Commons-logo.svg Vizaĝo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Vizaĝo en Vikivortaro
Citaĵo
« Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Bela vizaĝo estas duono da doto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kion koro portas, vizaĝo raportas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« La mondo estas spegulo, kaj ĝi redonas al ĉiu homo la refleton de sia propra vizaĝo. » « The world is a looking-glass, and gives back to every man the reflection of his own face. »
— William Makepeace Thackeray
Citaĵo
« Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Peko estas io kio skribiĝas sur la vizaĝo de homo. » « Sin is a thing that writes itself across a man’s face. »
— Oscar Wilde, "La portreto de Dorian Gray" P 148
Citaĵo
« Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Trafi per la vizaĝo en koton. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]