« Nun estas ĝusta tempo por demandi nin mem — kiel ni povus kreeme reagi al la evidenta fiasko de Sovetunio? Ni povus aktive krei novan mondon aŭ lasi disfali la malnovan, iuj pecoj de kiu povus eĉ minaci nin mem. »
— Zbigniew Brzeziński, David J. Lynch. Jimmy Carter Confidant Brzeziński Tells Why He Jumped Ship For Bush // Defence Week [la 31-an de oktobro 1988]
« [pri la eksa Sovetunio] Areo, dum jarcentoj aparteninta al la cara imperio kaj dum tri jarcentkvaronoj al Sovetunio subestre de la rusoj, nun estas plenigita je dekduo da ŝtatoj, plejparto de kiuj (krom Rusio) apenaŭ pretas al la vera suvereneco […] »
« Tuj post la disfalo de Sovetunio la komenca pozicio de [la rusia prezidanto] Boris Jelcin spegulis ĉiam kovitan, sed neniam plene realigitan koncepton, kreitan de la “okcidentuloj”: “Rusio — la ŝtato de la okcidenta mondo — devas esti parto de la Okcidento kaj devas laŭeble pli imiti la Okcidenton en sia evoluo”. »
« [pri la ŝtatoj aperintaj post disfalo de Sovetunio] Inter tiuj ŝtatoj tri landoj havas speciale gravan signifon: Azerbajĝano, Uzbekio kaj Ukrainio. »
« Prevento de la disfalo de Sovetunio aŭ Jugoslavio iĝis prioritata tasko por administracio de George H. W. Bush, pri kio ĝi ne emis paroli publike. Poste en siaj raportoj pri rezultoj de sia prezidenta oficperiodo, Bush ne agnoskis siajn klopodojn pri konservado de Sovetunio. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [en administracio de George H. W. Bush] La sola malkonsentulo, ĉiam pledinta por la disfalo de Sovetunio, estis ministro pri defendoDick Cheney. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«Jelcin unue telefonis al George H. W. Bush, poste li telefonis al Gorbaĉov kaj diris al li ke li jam interparolis kun Bush. Kaj Gorbaĉov tre ekkoleris: “Ĉu vi unue interparolis kun Bush, ne kun mi?” »
« Vi ne imagas kiom doloriga estis disfalo de Sovetunio. Mi estis tie baldaŭ post tio, mi vizitis prezidantojn de kelkaj respublikoj. Fine de unu el tiuj ĉi vizitoj oni transportis min al flughaveno, ni kun prezidanto adiaŭis unu la alian, kaj mi rimarkis kelkajn aviadilojn kiuj staris sur la flugkampo. Sur ili oni estis pentrantaj novajn nomojn. Anstataŭ vortoj “Aerofloto” oni skribis, mi ne memoras, ekzemple Uzbek Air aŭ Kirgizstan Air. Mi demandis la prezidanton: “Kiel vi dividis Aerofloton?” Kaj li diris: “Tio estis tre simple. Ĉiu aviadilo, kiu estis sur nia tero en la tago kiam disfalis Sovetunio, eniris nian aerfloton”. Tio estis ĥaosa, konfuza, doloriga procezo. »
« Kolapso de la sovetiakomunismo signifis intelektan konfirmon de supereco de usonaj idealoj kaj, kiom ajn strange tio estas, ĝi starigis Usonon fronte al tia mondo, kian ĝi strebis eviti dum sia tuta historio. En kondiĉoj de formiĝanta internacia ordo naciismo ekhavis novan vivon. Landoj komencis ĉiam pli ofte sekvi proprajn egoismajninteresojn, ne altajn principojn, kaj pli konkuri unu kun alia ol kunlabori. »
« En la tempo de la Viena kongresoRusio evidente estis la plej pova potenco en la kontinento. Meze de la 20-a jarcento ĝi akiris statuson de unu el du tutmondaj superpotencoj kaj restis en ĝi preskaŭ 40 jarojn antaŭ ol disfali, perdinte multajn el siaj vastaj akiroj de antaŭaj jarcentoj dum nuraj kelkaj monatoj. »
« En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de la orienteŭropaj satelitoj kaj la sovetiaimperio disfalis je partoj, perdinte preskaŭ ĉiujn rusajn akirojn ekde la tempo de Petro la Granda. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajni militon. »
« [pri Perestrojko kaj la disfalo de Sovetunio] Kurso al demokratiigo de la reĝimo kaj liberaligo de la ekonomio savis la loĝantaron de minaco de totala malsato, politika disfalo, amasaj reprezalioj kaj eble eĉ de la plenskala enlanda milito, sed ĝi ne kondukis al la vera demokratiigo, nek al liberaleco de la ekonomio. Anstataŭe ĝi kaŭzis disfalon de la lando, kreiĝon de kelkaj aŭtarkioj (en kelkaj poste enlanda milito tamen komenciĝis), duondekduo de merkataj, sed ne demokratiaj reĝimoj, kun pli aŭ malpli granda sukceso ĝisvivintaj la finon de la ekonomia ciklo, kaj transformiĝon de tri restintaj novaj ŝtatoj je periferiaj anoj de EU. Nur rilate tiujn tri ŝtatojn, nombro de loĝantaro de kiuj konsistigas malpli ol 2% de la loĝantaro de la eksa Sovetunio, oni povas paroli pri kreado de liberala-merkata ekonomio, demokratia ŝtato kaj atingo de la kompleta integriĝo. »
« [о перестройке и распаде СССР] Курс на демократизацию режима и либерализацию экономики спас население от угрозы тотального голода, политического распада, реактивных репрессий и, возможно, даже от полномасштабной гражданской войны, но не привел ни к настоящей демократизации, ни к либеральности экономики. Вместо этого он привел к распаду страны, образованию нескольких автаркий (в некоторых впоследствии гражданская война все же началась), полудюжины рыночных, но не демократических режимов, с большим или меньшим успехом доживших до конца экономического цикла, и превращению трех оставшихся новых государств в периферийных членов ЕС. Только в этих трех государствах, численность населения которых составляет менее 2% от населения бывшего СССР, можно говорить о построении либерально-рыночной экономики, демократического государства и достижении глобальной интеграции. »
— Andrej Movĉan, Kia estos la mondo post cent jaroj [2018]
« […] ŝanĝo de la potenco sen ŝanĝo de la sistemo kaj de psikologio de la socio sekvigas nur kreskon de malegaleco. Kiu ankoraŭ dubas pri tio, vidu kion sekvigis la oktobra ŝtatrenverso en 1917, kaj poste la revolucio en 1991 kaj la disfalo de Sovetunio. »
« […] смена власти без смены системы и психологии общества приводит только к усилению неравенства. Кто еще сомневается в этом, посмотрите, к чему привели октябрьский переворот 1917 года, а затем революция 1991 года и распад СССР. »
— Andrej Movĉan, Tasko pri kvin maraj rabistoj [la 6-a de septembro 2017]
« [pri baloto al la Supera Soveto de Sovetunio en 1989] Tiam ekzistis naiva ideo ke, deklarinte la ŝtatan suverenecon, eblos seniĝi je la maldecidema Gorbaĉov kaj lia politiko, konservinte ĉe tio Sovetunion. Mi opinias ke tio ĉi movis Jelcinon en tiu momento. Efektive kun kun akvo oni elverŝis ankaŭ bebon. Lukto kontraŭ Gorbaĉov finiĝis per la disfalo de Sovetunio. Por Jelcin tio sendube estis persona tragedio. »
« [о выборах в Верховный Совет СССР в 1989 году] Тогда была наивная идея, что, провозгласив государственный суверенитет, можно будет избавиться от нерешительного Горбачева и его политики, сохранив при этом Советский Союз. Думаю, это и двигало Ельциным в тот момент. На самом деле вместе с водой выплеснули и ребенка. Борьба с Горбачевым закончилась развалом СССР. Для Ельцина это, безусловно, была личная трагедия. »
« Tiam, aŭtune 1991, mallongan tempon ekzistis la Interrespublika Ekonomia Komitato, kaj tiam Javlinskij preparis interkonsenton pri ekonomia kunlaboro. En Almato aŭ ie alie, mi ne memoras, tiu ĉi interkonsento estis subskribita de la estroj de dek respublikoj. Ankoraŭ antaŭ la disfalo de Sovetunio, ankoraŭ antaŭ la Unio de Sendependaj Ŝtatoj — pri tio malmultaj scias nun. Javlinskij tiam estis absolute absorbita de tiu ideo, la ideo de kreado de banka unio, de unueca pagunio. Li konvinkadis min ke la aprobo de tiu ĉi interkonsento konservos la ŝtaton kiel unuecan tuton. Al mi dume ŝajnis ke la ideo estas nerealigebla. »
« Вот тогда, осенью 1991 года, непродолжительное время существовал этот Межреспубликанский экономический комитет, и тогда Явлинским было подготовлено соглашение об экономическом сотрудничестве. То ли в Алма-Ате, то ли где-то еще, не помню, это соглашение было подписано главами десяти республик. Еще до развала СССР, еще до СНГ — об этом сейчас мало кто знает. Явлинский был тогда абсолютно поглощен этой идеей, идеей создания банковского союза, единого платежного союза. Убеждал меня в том, что одобрение этого соглашения сохранит государство как единое целое. Мне между тем казалось, что идея не осуществима. »
« [...] kiuj ne bedaŭras pri la disfalo de Sovetunio, tiuj ne havas koron, sed kiuj deziras revenigi ĝin — tiuj ne havas la kapon. »
« [...] те, кто не жалеет о крушении Советского Союза, у того нет сердца, а кто хочет вернуть его обратно — у того нет головы. »
— Vladimir Putin, [Intervjuo de Vladimir Putin al ARD kaj ZDF, la 5-an de majo 2005][1]
« [...] Rusio estis inter la ĉefaj iniciatintoj de la disfalo de Sovetunio. Do sendependiĝo de la eksaj respublikoj de Sovetunio estas kion Rusio mem deziris. Origine estis tiel, komence de la 90-aj jaroj. Kaj diri aŭ sugesti ke Rusio deziras restarigi superpotencan grandecon estas stultaĵo, kiu kongruas nek al la historia vero de lasta tempo, nek al la nuntempa realo. »
« [...] Россия была одним из главных инициаторов распада Советского Союза. Поэтому то, что бывшие республики Советского Союза приобрели независимость — это то, чего Россия, собственно, сама пожелала. Изначально это было так, в начале 90-х годов. И говорить или намекать на то, что Россия хочет восстановить какое‑то величие сверхдержавы, — это просто чушь, не соответствующая абсолютно ни исторической правде последнего времени, ни сегодняшним реалиям. »
— Vladimir Putin, [Intervjuo de Vladimir Putin al ARD kaj ZDF, la 5-an de majo 2005][1]
« Post la disfalo de Sovetunio malaperis la sola serioza konkuranto de la Okcidento kaj rezulte de tio aspekto de la mondo estas difinata de celoj, prioritatoj kaj interesoj de la ĉefaj eŭropajnacioj, eble, ĉe fojfoja partopreno de Japanio. »
« Malkaŝe separismajmovadoj efektive frue manifestiĝis en Baltio (ili jam estis rimarkindaj, kiam Brzeziński verkis la libron [“La granda fiasko”, 1989], sed lia prognozo ke en la unuaj vicoj de postulantoj de sendependeco estos ankaŭ sovetiaj islamanoj, montriĝis malĝusta. Neniuj gravaj separismaj movadoj en la centraziaj sovetiaj respublikoj montriĝis iam ajn kaj ili preferis resti en Sovetunio ĝis la fino. »