Eraro

El Vikicitaro
Eraro
Aliaj projektoj
Eraro en Vikipedio
Eraro en Vikivortaro

Eraro malĝusta opinio, konduto aŭ faro.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La ĉefa funkcio de informo estas erarigo. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« La vera riĉaĵo de la homo estas riĉaĵo de la homaj eraroj, kolektita dum jarmiloj vivosperto»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ofte farata eraro, kiam oni klopodas desegni ion komplete nefuŝeblan, estas subtaksi la eltrovemon de kompletaj fuŝuloj. » « A common mistake that people make when trying to design something completely foolproof is to underestimate the ingenuity of complete fools. »
— Douglas Adams
Citaĵo
« En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo? »
— William Auld, La infana raso, Ĉapitro 2
Citaĵo
« La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta. » « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
Citaĵo
« Kredo ludas gravan rolon en malferma socio. Ĝuste ĉar nia kompreno estas neperfekta, ni ne povas bazi niajn decidojn sur scio sole. Ni devas fidi al kredoj, religiaj aŭ alispecaj, por helpi nin fari decidojn. Sed ni devas resti malfermitaj al la ebleco, ke ni eble eraras, por ke ni povu korekti niajn erarojn. Alie, ni nepre eraros. » « (angle) Faith plays an important role in an open society. Exactly because our understanding is imperfect, we cannot base our decisions on knowledge alone. We need to rely on beliefs, religious or otherwise, to help us make decisions. But we must remain open to the possibility that we may be wrong so that we can correct our mistakes. Otherwise, we are bound to be wrong. »
— George Soros
Citaĵo
« Por aliaj, erari estas fonto de honto; por mi, rekoni miajn erarojn estas fonto de fiero. Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. » « (angle) To others, being wrong is a source of shame; to me, recognizing my mistakes is a source of pride. Once we realize that imperfect understanding is the human condition, there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
Citaĵo
« Post kiam ni rimarkas, ke neperfekta kompreno estas la homa kondiĉo, ne estas honto malpravi, nur en malsukceso korekti niajn erarojn. » « (angle) Once we realize that imperfect understanding is the human condition there is no shame in being wrong, only in failing to correct our mistakes. »
— George Soros
Citaĵo
« Estas pli bone por estro fari eraron pardonante ol fari eraron punante»
— Mohamedo
Citaĵo
« Estas malprudente esti tro certa pri propra saĝo. Estas sana esti memorigita, ke la plej fortaj povus malfortiĝi kaj la plej saĝaj povus erari. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« Unu el la grandaj eraroj estas juĝi politikojn kaj programojn laŭ iliaj intencoj anstataŭ laŭ iliaj rezultoj. » « (angle) One of the great mistakes is to judge policies and programs by their intentions rather than their results. »
— Milton Friedman
Citaĵo
« Estas la plej granda el ĉiuj eraroj fari nenion, pro tio ke vi nur povas fari malmulton. » « (angle) It is the greatest of all mistakes to do nothing because you can only do little. »
— Sydney Smith
Citaĵo
« Mi ne envias homojn, kiuj pensas, ke ili havas kompletan klarigon pri la mondo, pro la simpla kialo, ke ili evidente eraras. » « (angle) I do not envy people who think they have a complete explanation of the world, for the simple reason that they are obviously wrong. »
— Salman Rushdie
Citaĵo
« Se vi fermas la pordon al ĉiuj eraroj, ankaŭ la vero restos ekstere. »
— Rabindranath Tagore
Citaĵo
« Vi ne povas fidi je tio, kion vi instruis. Ĉio, kion vi lernis de la historio, estas malnovaj manieroj erari. Tiu historio povas diri al vi nenion pri tio, kion ni devas fari morgaŭ. Nur tion, kion ni ne devas fari. » « (angle) You cannot rely upon what you have been taught. All you have learned from history is old ways of making mistakes. There is nothing that history can tell you about what we must do tomorrow. Only what we must not do. »
— Edwin H. Land
Citaĵo
« La vojo al saĝo? - Nu, ĝi estas glate kaj simple esprimebla: Erari kaj erari kaj erari denove sed malpli kaj malpli kaj malpli. »
— Piet Hein
Citaĵo
« Kiu pensas malmulte, multe eraras. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« Ni vivis laŭ la supozo, ke tio, kio estis bona por ni, estus bona por la mondo. Ni eraris. Ni devas ŝanĝi niajn vivojn, tiel ke eblos vivi laŭ la kontraŭa supozo, ke tio, kio estas bona por la mondo, estos bona por ni.... » « (angle) We have lived by the assumption that what was good for us would be good for the world. We have been wrong. We must change our lives, so that it will be possible to live by the contrary assumption that what is good for the world will be good for us. … »
— Wendell Berry
Citaĵo
« Por konvinki iun pri la vero, ne sufiĉas eldiri ĝin, sed prefere oni devas trovi la vojon de eraro al vero. »
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Arto havas duoblan vizaĝon, de esprimo kaj iluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco de eraro kaj la fantomo de vero. »
— René Daumal
Citaĵo
« La plej humila civitano en la tuta lando, vestita per kiraso de justa afero, estas pli forta ol ĉiuj eraroj. » « (angle) The humblest citizen in all the land, when clad in the armor of a righteous cause, is stronger than all the hosts of error. »
— William Jennings Bryan
Citaĵo
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Kial ni serĉu liajn erarojn, kiam kuraĝa viro mortas? Krom se ni povas lerni de lia sperto, ne necesas serĉi malforton. Prefere ni admiru la kuraĝon kaj spiriton en lia vivo. Kia homo vivus tie, kie ne ekzistas aŭdaco? Kaj ĉu la vivo estas tiel kara, ke ni kulpigu virojn pro morto en aventuro? Ĉu ekzistas pli bona mortmaniero? » « (angle) Why should we look for his errors when a brave man dies? Unless we can learn from his experience, there is no need to look for weakness. Rather, we should admire the courage and spirit in his life. What kind of man would live where there is no daring? And is life so dear that we should blame men for dying in adventure? Is there a better way to die? »
— Charles Lindbergh
Citaĵo
« Mi nature estas kontraŭsklaveca. Se sklaveco ne estas erara, nenio estas erara. Mi ne povas memori, kiam mi ne tiel pensis kaj sentis» « (angle) I am naturally anti-slavery. If slavery is not wrong, nothing is wrong. I can not remember when I did not so think, and feel. »
— Abraham Lincoln
Citaĵo
« Se vi volas havi bonajn ideojn, vi devas havi multajn ideojn. Plej multaj el ili estos eraraj, kaj kion vi devas lerni, estas kiujn forĵeti. » « (angle) If you want to have good ideas you must have many ideas. Most of them will be wrong, and what you have to learn is which ones to throw away. »
— Linus Pauling
Citaĵo
« Kontraŭdiroj ne ekzistas. Ĉiam, kiam vi pensas ke vi alfrontas kontraŭdiron, kontrolu viajn premisojn. Vi trovos, ke unu el ili eraras. » « (angle) Contradictions do not exist. Whenever you think you are facing a contradiction, check your premises. You will find that one of them is wrong. »
— Ayn Rand
Citaĵo
« Kiu pensas grande, tiu grande eraras. »
— Martin Heidegger
Citaĵo
« Estas fundamenta eraro disigi la partojn de la tuto, la eraro de atomigado de tio, kion oni ne atomigu. Unueco kaj komplementeco konsistigas realecon»
— Werner Heisenberg
Citaĵo
« Ni ne timas sekvi veron kien ajn ĝi kondukas, nek toleri ian eraron, kondiĉe ke racio rajtu kontraŭbatali ĝin. » « (angle) Ni ne timas sekvi veron kien ajn ĝi kondukas, nek toleri ian eraron, kondiĉe ke racio rajtas kontraŭbatali ĝin. »
— Thomas Jefferson
Citaĵo
« Oni eraras; tio estas vivo. Sed neniam estas eraro ami. »
— Romain Rolland
Citaĵo
« Estas la plej granda eraro pensi, ke la homo estas ĉiam la sama. Viro neniam estas la sama por longa tempo. Li daŭre ŝanĝiĝas. Li malofte restas la sama eĉ dum duonhoro. »
— George Gurdjieff
Citaĵo
« La sola afero, kiun mi bedaŭras pri mia pasinteco, estas ĝia longeco. Se mi devus vivi mian vivon denove, mi farus la samajn erarojn, nur pli frue. » « (angle) The only thing I regret about my past is the length of it. If I had to live my life again, I'd make the same mistakes, only sooner. »
— Tallulah Bankhead

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Nin instruas eraro, kiun faras najbaro»
— Proverbo

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. »
— L. L. ZamenhofProverbaro Esperanta #1791