Jalta konferenco

El Vikicitaro
Jalta konferenco
Jalta konferenco
Jalta konferenco
Aliaj projektoj
Jalta konferenco en Vikipedio
Jalta konferenco en Komuneja kategorio

Jalta konferenco estas la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Usono, Britio kaj Sovetunio, okazinta en 1945 en Jalto, dum kiu ili desegnis la mondordon starigotan post la Dua mondmilito.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« La Jalto iĝis simbolo de malhonoro de vidpunkto de formiĝo de postmilita mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kaj tamen kiam okazis tiu ĉi konferenco, la sovetiaj trupoj jam delonge transiris ĉiujn limojn de 1941 kaj povis unuflanke starigi sovetian politikan kontrolon super la resto de Orienta Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri Franklin D. Roosevelt] En Jalto li diris al siaj kolegoj ke usonaj trupoj plenumos siajn okupaciajn devojn ne pli ol du jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Parolante per simpla lingvaĵo, mi “bonege akordiĝis” kun marŝalo Stalin. Tiu homo kombinas grandegan, neflekseblan volon kaj sanan humursenton; mi pensas ke animo kaj koro de Rusio havas je li sian veran reprezentanton. Mi kredas ke ni ankaŭ estonte bone akordiĝos kaj kun li kaj kun la tuta rusa popolo – vere bonege. »
— Franklin D. Roosevelt, post la Jalta konferenco [1945]

Vidu ankaŭ[redakti]