Saltu al enhavo

Rusoj

El Vikicitaro
Rusoj
Rusoj
Rusoj
Aliaj projektoj
Rusoj en Vikipedio
Rusoj en Komuneja kategorio
Rusoj en Vikivortaro

Rusoj estas slava etno, loĝanta precipe en Rusio.

Citaĵoj

[redakti]

Emil Cioran

[redakti]
Citaĵo
« [pri la rusoj] Antaŭ fragileco de la Okcidento ili sentas heziton, sekvon de malfrua vekiĝo kaj neelĉerpitaj vivofortoj: tio estas komplekso de malplivaloreco de la forta… Ili seniĝas je ĝi, ili superos ĝin. La sola luma punkto en nia estonteco estas ligita al ilia kaŝita spasma angoro pri la fajna mondo, pri ĝia koruptanta ĉarmo. Se ili cedos al ĝi (tia prezentiĝas evidenta direkto de ilia sorto), do ili iĝos civilizitaj koste de perdo de siaj instinktoj kaj — ĝojiga perspektivo — ankaŭ akiros emon al la viruso de la libereco. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« La eŭropanoj, regintaj en ambaŭ hemisferoj, iom post iom iĝas la tutmonda mokaĵo: ilin, magrajn kaj laŭvorte malgrandiĝintajn atendas la sorto de parioj, kadukaj, malfortaj sklavoj kaj nur la rusoj, la lastaj blankuloj eble evitos tiun ĉi malbonan sorton. Ili ankoraŭ havas orgojlon, tiun motoron, ne, tiun stimulon de la historio. La nacio perdinta la fieron kaj ĉesinta vidi en si mem sencon aŭ la ĉefan valoron de la universo, ĝi mem fortranĉas al si pluan disvolviĝon. Feliĉe aŭ malfeliĉe — tio dependas de vidpunkto — ĝi satiĝis. »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Stranga sorto de la rusoj — vidi pli for ol la najbaroj, vidi pli morne kaj kuraĝe eldiri sian opinion, — de la rusoj, tiuj "surduloj", kiel diris Jules Michelet» « Странная судьба русских — видеть дальше соседей, видеть мрачнее и смело высказывать свое мнение, — русских, этих «немых», как говорил Мишле. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 31-an de decembro 1847]
Citaĵo
« Karaktero de la rusaj slavoj estas tre simila al la karaktero de ĉiuj aliaj slavoj, ekde iliroj kaj montenegranoj kaj ĝis la poloj kontraŭ kiuj rusoj luktis tiel longe. La plej distinga trajto de la rusaj slavoj (sen konsideri fremdan influon, kiun spertis diversaj slavaj triboj) estis seninterrompa obstina strebo iĝi sendependa forta ŝtato. Tiu socia plasteco en pli aŭ malpli alta grado malsufiĉas al la aliaj slavaj popoloj, eĉ al la poloj. » « Характер русских славян очень сходен с характером всех других славян, начиная от иллирийцев и черногорцев и кончая поляками, с которыми русские вели столь долгую борьбу. Самой отличительной чертой русских славян (не считая иноземного влияния, которому подвергались различные славянские племена) было непрерывное упорное стремление стать независимым сильным государством. Этой социальной пластичности в большей или меньшей степени не хватает другим славянским народам, даже полякам. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Kvankam el la slavoj la rusoj plej malmulte malamas la germanojn, tamen la sento de natura abomeno, ekzistanta inter ili, ne povas malaperi. Je la bazo de tiu ĉi sento kuŝas malsameco de la karakteroj, manifestiĝanta en iu ajn malgravaĵo. » « Хотя среди славян русские меньше всех ненавидят немцев, все же чувство естественного отвращения, существующее между ними, не может исчезнуть. В основе этого чувства лежит несходство характеров, проявляющееся в любой мелочи. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Racio kaj praktika saĝo de la rusa homo rifuzas kombineblon de klara penso kun mistikismo. La ruso kapablas longe estis piema ĝis bigoteco, sed nur ĉe kondiĉo neniam mediti pri religio; li ne povas iĝi raciisto, ĉar liberigo de malklereco por li estas egala al liberigo de religio. » « Здравый смысл и практический ум русского человека отвергают совместимость ясной мысли с мистицизмом. Русский способен долго быть набожным до ханжества, но только при условии никогда не размышлять о религии; он не может стать рационалистом, ибо освобождение от невежественности для него равнозначно освобождению от религии. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Plenaj je indiferenteco ĝis al ili mankas instigoj al agado, la rusoj ebligas facile entuziasmigi sin. Kaj entuziasmiĝinte, ili akceptas ĉiujn sekvojn kaj ne serĉas iun ajn kompromison. » « Полные безразличия, пока у них отсутствует побуждение к действию, русские легко дают себя увлечь. А увлекшись, они идут на все последствия и не ищут какого-либо соглашения. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Rusa popolo vivis nur per la komunuma vivo, siajn rajtojn kaj devojn ĝi komprenas nur rilate la kamparan komunumon. Ekster ĝi, ĝi ne agnoskas la devojn kaj vidas nur perforton. Subiĝante al ĝi, ĝi subiĝas nur al la forto; ekstrema maljusteco de unu parto de la leĝoj elvokis ĉe li malestimon al la alia. Kompleta malegaleco rilate la juĝejon mortigis en ĝi la burĝonon de estimo al la leĝeco. La ruso, apartenanta al iu ajn klaso, rompas la leĝon ĉie kie li povas fari tion senpune, same kondutas la registaro» « Русский народ жил только общинной жизнью, свои права и обязанности он понимает лишь по отношению к общине. Вне ее он не признает обязанностей и видит только насилие. Подчиняясь ему, он подчиняется лишь силе; вопиющая несправедливость одной части законов вызвала в нем презрение к другой. Полное неравенство перед судом убило в нем в самом зародыше уважение к законности. Русский, к какому бы классу он ни принадлежал, нарушает закон всюду, где он может сделать это безнаказанно, точно так же поступает правительство. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Pensanta ruso estas la plej sendependa homo en la mondo»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« [pri telefono] Emo de la rusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliaj parolaj tradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies vizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La rusoj montris en sia propagando nenian inventemon aŭ imagipovon. Ili simple faris tion, kion instruis al ili religiaj kaj kulturaj tradicioj, do ili konstruis la imagojn»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aleksej Navalnij

[redakti]
Citaĵo
« Ne okazas genocido de la rusaj homoj — tia, kia okazis en Ruando. Sed problemoj de forpelataj el Turkmenio rusoj al mi estas milionoble pli proksimaj ol teruraj suferoj de Ruando, kie okazis la vera genocido. Simple pro tio, ke la rusoj en Turkmenio estas por mi oble pli parencaj. » « Нет геноцида русских людей — такого, какой был в Руанде. Но проблемы изгоняемых из Туркмении русских мне в миллион раз ближе, чем ужасные страдания Руанды, где был настоящий геноцид. Просто потому, что русские в Туркмении мне гораздо большие родственники. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][1]
Citaĵo
« ...ne ekzistas io pli damaĝa por la interesoj de la rusa popolo ol tiu ĉi imperiisma ŝovinismo. Interesoj de la rusoj estas ne okupi plej proksimajn respublikojn, interesoj de la rusoj estas okupiĝi pri lukto kontraŭ korupto, lukto kontraŭ alkoholismo ktp. Pri solvado de internaj problemoj. Interesoj de la rusoj estas fari tiel, ke plu venanta kolosa nafto-rento laboru por la rusoj. Dum okupi Baltion, UkrainionKievonDonbason por la rusoj ne necesas. » « ...нет ничего более вредного интересам русского народа, чем этот империалистический шовинизм. Не в интересах русских заниматься захватом ближайших республик, в интересах русских — заниматься борьбой с коррупцией, борьбой с алкоголизмом, и так далее. Решением внутренних проблем. В интересах русских сделать так, чтобы по-прежнему поступающая колоссальная нефтяная рента работала на русских. А захватывать Прибалтику, Украину или Киев или Донбасс русским не нужно. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 16-an de oktobro 2014][2]
Citaĵo
« Imperiisma naciismo estas la pleja malbono, kiun oni povas elekti por la lando. Ni havas gigantan landon kun malplenaj areoj, homoj alkoholiĝas. Loĝantaro malkreskas. Tasko de la rusa naciisto estas zorgi pri tiuj ĉi homoj. Kia al diablo Ukrainio? Venu, rigardu Smolenskan provincon! Jen kie necesas la popolon savi. » « Империалистического плана национализм — худшее, что можно сейчас выбрать для страны. У нас гигантская страна с пустующими площадями, люди спиваются. Население сокращается. Задача русского националиста — заботиться об этих людях. Какая к черту Украина? Поезжайте, посмотрите Смоленскую область! Вот где надо народ спасать. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][3]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« […] mi amas rusojn, amas ilian akompanon. Por vi povas esti neatendite ke al mi estis facile interkompreniĝi kun ili, ke ili tre varme traktis min, do ofte mi ne ŝatas en ilia lando la samajn aferojn, kiujn ne ŝatas ili. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« […] marksismo de Stalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj