Mein Kampf

El Vikicitaro
Mein Kampf
Mein Kampf
Mein Kampf
Aliaj projektoj
Mein Kampf en Vikipedio
Mein Kampf en Komuneja kategorio

Mein Kampf estas libro de Adolf Hitler eldonita en 1925—1926 kaj eksplikanta bazajn ideojn de naziismo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi scias ke malpli da homoj estas konvinkitaj per skribitaj vortoj ol per parolataj vortoj, kaj ĉiu granda movado en ĉi tiu mondo ŝuldas sian kreskadon al grandaj oratoroj, ne al grandaj verkistoj. »
— Mein Kampf, antaŭparolo
Citaĵo
« Se, per registara potenco, nacio estas kondukita al ĝia propra detruo, tiam ribelo estas ne nur la rajto de ĉiu ano de tiu popolo –estas lia devo. »
— Mein Kampf (Ĉapitro 3)
Citaĵo
« Dum la judo ne estas fariĝinta la estro de la ceteraj popoloj, li vole nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servistoj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judo povus pli facile regi ilin! » « Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte! »
— Adolf HitlerMein Kampf; trad. fragmento en La Progreso, 5.05.1933

Pri la verko[redakti]

Citaĵo
« Rilate la okcidentajn demokratiojn, ili malsukcesis kompreni kia ideologia abismo apartigas ilin de la germana diktatoro. Ili kredis je paco kiel la fina celo kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti militon. Hitlero aliflanke timis pacon kaj deziregis militon. “La homaro fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “Mein Kampf” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En “Mein Kampf” Hitlero plurfoje montris sian sadisman strebon al potenco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]