Atento

El Vikicitaro
Atento
Aliaj projektoj
Atento en Vikipedio
Atento en Komuneja kategorio
Atento en Vikivortaro

Atento estas kogna procezo per kiu pensanta ulo direktas siajn sensojn kaj siajn mensajn kapablojn pri iu afero, neglektante aliajn aferojn.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La sola speco de digno, kiu estas aŭtenta, estas tiu, kiu ne estas malpliigita pro la indiferenteco de aliaj. »
— Dag Hammarskjöld
Citaĵo
« Tre foje, se vi vere atentas, la vivo ne aĉas. » « (angle) Very occasionally, if you really pay attention, life doesn’t suck. »
— Joss Whedon
Citaĵo
« Ĉiu el ni kulturu, en ĉiu vorto, kiu eliras el nia buŝo, absolutan veron. Mi diras kultivi, ĉar al tre malmultaj homoj - kiel oni rimarkas ĉe plej multaj junaj infanoj - la vero, tiu ĉi rigida laŭvorta vereco, venas nature. Al multaj, eĉ kiuj amas ĝin kaj alte taksas ĝin ĉe aliaj, ĝi venas nur post la memregado, atentemo kaj maldolĉa sperto de jaroj. » « (angle) Let every one of us cultivate, in every word that issues from our mouth, absolute truth. I say cultivate, because to very few people — as may be noticed of most young children — does truth, this rigid, literal veracity, come by nature. To many, even who love it and prize it dearly in others, it comes only after the self-control, watchfulness, and bitter experience of years. »
— Dinah Craik
Citaĵo
« Ni estu eterne atentemaj kontraŭ provoj kontroli la esprimon de opinioj, kiujn ni abomenas» « (angle) We should be eternally vigilant against attempts to check the expression of opinions that we loathe. »
— Oliver Wendell Holmes, Sr.

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Kiu venas de malproksime, tiu povas mensogi sen timo de kontraŭdiro, ĉar li certe estos aŭskultita kun plej granda atento. »
— Francaj proverboj

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]