NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono samjare.
« Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate disvastiĝon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj. »
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [NATO] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
« Vastiĝo de Eŭropa Unio kaj NATO daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la Oriento kaj ofensivo de la Okcidento, danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten. »
« [pri la 11-a de septembro 2001] Unuafoje en sia tuta historio NATO aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco. »
« [pri NATO] Mi opinias ke baze ni estas aliancanoj, kaj tiusence mia deklaro nun malmulte diferencas de la deklaro de Vladimir Putin de 2003, kiam li proponis ke Rusio aniĝu je NATO. »
« Я считаю, что базово мы союзники, и в этом смысле мое заявление сейчас мало отличается от заявления Владимира Путина образца 2003 года, когда он предложил, чтобы Россия вступила в НАТО. »