Arto estas tuto de la reguloj kaj procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta fako (ĝenerale ne teknika).
« Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj. »
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
«Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »
« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte de timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' »
« During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. "The Prime of Miss Jean Brodie"(Chapter 2,page 33)