Saltu al enhavo

Vikicitaro:Enkonduko

El Vikicitaro

Vikicitaro estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio, kiu celas krei liberan, ampleksan kaj fidindan kompendion de citaĵoj, kiun kunlabore skribas la legantoj. La retejo estas Vikio, ĝi estas konstruata de homoj de la tutmondo -- homoj kiel vi mem.

La projekto startis la 27-an de junio 2003, kaj ĝi havas 5 229 artikolojn en Esperanto, kiujn oni verkas, kune kun multe pli da eroj pritraktotaj en aliaj lingvoj. Ĉiutage pli da tutmondaj kontribuantoj faras centojn da redaktoj kaj kreas multajn novajn artikolojn.

Por krei Vikicitaron ni uzas ilon (aŭ proceson aŭ teknologion) nomatan Vikio, kiu ebligas al ĉiu interreta uzanto krei, renovigi, redakti kaj ilustri ajnan artikolon en la retejo. Ni ĉiuj publikigas pecojn de niaj scioj, korektas ilin, purigas ilin kaj konstruas ilin en plezurigajn kaj kompreneblajn unuojn. Ju pli multe da homoj uzos la ligilon Redakti, des pli bona estos Vikicitaro.

Vidu ankaŭ

[redakti]