Malbeno

El Vikicitaro
Malbeno
Malbeno
Malbeno
Aliaj projektoj
Malbeno en Vikipedio
Malbeno en Komuneja kategorio
Malbeno en Vikivortaro

Malbeno estas la "alvoko de dia malfavoro sur iun aŭ ion", kaj sekve por la malbenito "la destino al senfina damno". Do temas pri diraĵo, kiu magie alportu al certa persono malfeliĉon, ekzemple pro motivo de venĝo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ni progresas en socio nur se ni haltas malbeni kaj plendi pri ĝiaj mankoj kaj havas la kuraĝon por fari ion pri ili. »
— Elisabeth Kübler-Ross
Citaĵo
« Malbenu ĉiujn leĝojn krom tiuj, kiuj estis faritaj de amo» « (angle) Curse on all laws but those which love has made! »
— Alexander Pope

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka malbeno. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]