«Ĝis la 1970-aj jaroj Irano estis bazo de la usona sekurecpolitiko en la Persa golfo; interna revolucio, kiun Usono ne povis preventi, nek ekgvidi, transformis la landon je la ĉefa minaco al sekureco en tiu ĉi regiono.»
«Traŭmato de la ekstera politiko de Usono en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj okazis ne pro tio ke Usono estis obsedita je forto, sed pro tio ke ĝiaj valoroj estis aplikataj tro universale; Usono ne estis speciale obsedita je siaj naciaj interesoj, sed ĝi tre malkritike identigis siajn strategiajn interesojn kun wilsonismaj principoj.»