NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj iluzioj. »
«Kredo ludas gravan rolon en malferma socio. Ĝuste ĉar nia kompreno estas neperfekta, ni ne povas bazi niajn decidojn sur scio sole. Ni devas fidi al kredoj, religiaj aŭ alispecaj, por helpi nin fari decidojn. Sed ni devas resti malfermitaj al la ebleco, ke ni eble eraras, por ke ni povu korekti niajn erarojn. Alie, ni nepre eraros. »
« (angle) Faith plays an important role in an open society. Exactly because our understanding is imperfect, we cannot base our decisions on knowledge alone. We need to rely on beliefs, religious or otherwise, to help us make decisions. But we must remain open to the possibility that we may be wrong so that we can correct our mistakes. Otherwise, we are bound to be wrong. »
«Vi ne povas pensi sen emocio, kaj unu emocio estas timo, kaj fari gravan decidon surbaze de timo ne estas bona ideo. Do evoluigu vian kuraĝon.»
« (angle) You can't have thought without emotion, and one emotion is fear, and making an important decision on the basis of fear is not a good idea. So develop your courage. »
« Estas ŝanĝo, daŭra ŝanĝo, nepra ŝanĝo, kiu estas la reganta faktoro en la socio hodiaŭ. Neniu prudenta decido povas esti plu prenita sen konsideri ne nur la mondon kiel ĝi estas, sed la mondon kiel ĝi estos... »
« (angle) It is change, continuing change, inevitable change, that is the dominant factor in society today. No sensible decision can be made any longer without taking into account not only the world as it is, but the world as it will be … »
«Ne ĉiam facilas agi laŭ tio, kio estas en via kapo anstataŭ laŭ tio, kio estas en via koro. Kaj vi ne ĉiam pravas. La tuta lertaĵo por scii kion fari estas decidi kiam aŭskulti vian kapon, kaj kiam estas bone nur sekvi viajn sentojn.»
« (angle) It isn't always easy to act on what's in your head instead of what's in your heart. And it isn't always right to. The whole trick to knowing what to do is deciding when to make yourself listen to your head, and when it's okay to just follow your feelings. »