Egaleco

El Vikicitaro
Egaleco
Egaleco
Egaleco
Aliaj projektoj
Egaleco en Vikipedio
Egaleco en Komuneja kategorio
Egaleco en Vikivortaro

Egaleco estas eco de tio, kio estas egala, do tute simila, neniel diferencigebla de alia.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kio rilatas al ekonomia pozicio de apartaj civitanoj, ideo de egaleco de la enspezoj neniam estis socialisma postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa ekzistado. Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La plej grava procezo, okazanta ene de la amaso, estas malŝarĝiĝo. Ĝis momento de la malŝarĝiĝo la amaso fakte ne ekzistas, nur la malŝarĝiĝo kreas la amason en plena senco de la vorto. Tio estas momento, kiam ĉiuj, kiuj apartenas al la amaso, liberiĝas de la distingoj kaj sentas sin egalaj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ene de la amaso ĉiam regas egaleco. Ĝi estas absoluta kaj nediskutebla kaj neniam pridubata de la amaso mem… Por tiu egaleco homoj ja transformiĝas je la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Egalecon de la homoj antaŭ la morto oni ŝatas esprimi en la bildo de sekalo. Sed ĝi falas la tuta samtempe kaj pro tio memorigas tre konkretan morton — la morton en batalo, falĉantan tutan vicojn: la kampo kiel batalkampo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la grego] Kresko kaj denseco estas imitataj, egaleco kaj direktiĝo haveblas en realo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasa simbolo de la francoj de la nova deveno estas ilia revolucio. La feston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la nacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La popolo, kiu havas liberecon, egalecon kaj fratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Egaleco de la deputitoj, tio kio faras ilin amaso, konsistas en ilia imuneco. Ĉi tie inter la partioj mankas diferenco. La parlamenta sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la homo, kapabla kalkuli pri la morto de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la mortinton inter tiuj ĉi vivantoj. La milito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al egaleco kaj frateco ol al libereco. Kaj se ili postulas liberecon, do liberecon por starigo de egaleco kaj egaligado de la socio. Strebo al egaleco parte estas strebo al anonimeco: “esti unu fadeno en socia ĉemizo, ne diferenciĝi de aliaj fadenoj”[1]. Neniu povas fingromontri al ni, kompari nin kun aliaj kaj montri nian neplenvalorecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe vera libereco, egaleco estas pasio de la amasoj, kaj ĉe vera egaleco, libereco estas pasio de eta malplimulto. Egaleco sen libereco kreas pli stabilajn sociajn formojn ol libereco sen egaleco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Tiujn kiuj junaĝe spertis bezonojn kaj mizeron, indiferentecon kaj orgojlon de la havuloj, ne eblas suspekti pri manko de kompreno kaj bonvolemo al luktantaj por poseda egaleco kaj ĉio sekvanta el ĝi. Sed se tiun ĉi lukton oni pravigas per abstrakta postulo de justeco bazita sur egaleco de ĉiuj homoj, aperas kontraŭargumentoj. Naturo en plej alta grado malegale dotis la homojn per korpaj kaj spiritaj kapabloj kaj starigis per tio tian malegalecon, kontraŭ kiu ekzistas neniuj rimedoj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Ekde momento de la fondo de nia lando ni deklaris ke ĉiuj homoj estas faritaj egalaj. Sed kiam estis skribitaj tiuj ĉi vortoj, triono de loĝantaro de Usono vivis en sklaveco. Kaj nur kvin jarojn antaŭ mia naskiĝo virinoj en Usono ricevis voĉdonrajton»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Mi konas la perfektajn lokojn, kie konstrui loĝejojn por la senhejmuloj: golfejojn. Estas perfekte. Sufiĉe da bona tero en bonaj kvartaloj; tero, kiu nun malŝpariĝas por la senpensa agado de blankaj, bonhavaj negociistaj krimuloj, kiuj uzas la ludon por kuniĝi kaj fari interkonsentojn distranĉi la landon iom pli precize inter si. [...] Tempas, ke realaj homoj reprenu la golfejojn de la riĉuloj kaj transdonu ilin al la senhejmuloj. Golfo estas aroganta, elitisma ludo, kiu plenigas tro da spaco entute en ĉi tiu lando. » « I know just the place to build housing for the homeless: golf courses. It’s perfect. Plenty of good land in nice neighborhoods; land that is currently being squandered on a mindless activity engaged in by white, well-to-do business criminals who use the game to get together so they can make deals to carve this country up a little finer among themselves. [...] It’s time for real people to reclaim the golf courses from the wealthy and turn them over to the homeless. Golf is an arrogant, elitist game that takes up entirely too much space in this country. »
— George Carlin
Citaĵo
« Hundoj subrigardas nin, katoj superrigardas nin. Donu al mi do porkon! Li rigardas rekte niajn okulojn kaj traktas nin kiel egalulojn. » « Dogs look up to you, cats look down on you. Give me a pig! He looks you in the eye and treats you as an equal. »
— Winston Churchill
Citaĵo
« La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj. » « Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal. »
— Voltairine de Cleyre
Citaĵo
« Kiom majesta estas la egaleco de la juro, kiu malpermesas al riĉuloj samkiel al malriĉuloj kuŝon sub pontoj, almozpeton en la stratoj kaj ŝtelon de pano! » « La majestueuse égalité des lois, qui interdit au riche comme au pauvre de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain. »
— Anatole France
Citaĵo
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro. »
— Petro Kropotkin
Citaĵo
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
Citaĵo
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell, Sceptical Essays

Vidu ankaŭ[redakti]


Referencoj

  1. Epikteto. Konversacioj. Libro 1, Ĉapitro 2.