Irako

El Vikicitaro
Irako
Irako
Irako
Aliaj projektoj
Irako en Vikipedio
Irako en Komunejo
Irako en Komuneja kategorio
Irako en Vikivortaro
Irako en Vikinovaĵoj

Irako estas lando en Azio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Ni devas tre skrupule subtenadi siaspecan ekvilibron en la Persa golfo, konsiderante minacojn de Irako kaj Irano. Fakte Irano estas precipe granda minaco dum Irako estas precipe granda problemo kaj ni devas memori pri tiu ĉi diferenco. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al Frank Sesno, CNN [la 28-a de januaro 1993]
Citaĵo
« Kurdion regas kurdoj. Centrajn regionojn je ĉiam pli alta grado regas triboj. Kaj Al-Kaido trafas severan izoladon, ĉar la triboj ne agnoskas ĝin, ili militas kontraŭ ĝi. Kaj la sudo nun estas fortikaĵo de la ŝijaismaj milicoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Finfine verŝajne povas okazi io simila al enlanda milito. Ni povas pli aŭ malpli prognozi, kia estos povekvilibro. Plej verŝajne ŝijaistoj kun kurdoj kontraŭ sunaistoj, kaj la sunaistoj malgajnos. Kaj ĝuste pro tio ke ili tion scias, mi vidas bonajn ŝancojn ke post tumulto ĉio stabiliĝos, ĉar ankoraŭ ekzistas tia afero kiel iraka naciismo»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« [pri eventuala disfalo de Irako] Tio estus katastrofo por la regiono, sed tia rezulto, laŭ mia opinio, estas la plej probabla. Kurdoj ne militos flanke de ŝijaistoj. Ili diros: “Buboj, militu memstare, ni sen tio fartas bone”. Ili jam grandparte estas aŭtonomaj kaj tiukaze ili simple foriros sekvante propran vojon. Certe ŝijaistoj estas pli fortaj ol sunaistoj. Sed ĉe la sunaista flanko estas multe da mono de araboj-sunaistoj. Enlanda milito povos daŭri jarojn. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Posedado de atombombo fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta povekvilibron pli grave ol iuj ajn teritoriaj konkeroj pasintece. Tamen escepte de unusola israela atako kontraŭ iraka nuklea reaktoro en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta historio de la Malvarma milito aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Irako ne devas esti tro forta de la vidpunkto de la povekvilibro en la regiono, nek tro malforta por ke ĝi povu konservi sian sendependecon kaze de komplotoj de siaj avidaj najbaroj, speciale inkluzive de Irano»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Estos paradokse se nepripensemaj agoj denove sekvigos kontraŭan rezulton: tiom malfortan Irakon ke ĝiaj najbaroj, speciale Irano, hastos por plenigi la vakuon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Unu el la bazaj usonaj interesoj en tiu ĉi afero estas preventi disfalon de Irako. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« La situacion minacas konflikto en la tuta Proksima Oriento, kompare al kiu elspezoj en Irako estos bagatelaĵoj. Jen kio devas zorgigi nin. Kaj mi konsentas kun Zbig: Irako estas ne la sola problemo. En la regiono ekzistas aro da diskutindaj aferoj, kiuj povus kaŭzi katastrofon. Irako estas nur unu el ili, sed tiun problemon ni mem kreis kaj pro tio, laŭ mia opinio, ni havas kompletan respondecon pri ĝi. Ni ne povas simple diri: “Irakanoj, prenu respondecon sur vin”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la Golfa milito] …la fakto, ke la usonanoj neniam vidis la irakanojn kompenciĝas per la fakto, ke la irakanoj neniam militis kontraŭ ilin. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Vidu ankaŭ[redakti]