« …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo. »
«Seksan aspekton de la malpermeso pri transformiĝo, kies kaptilon ili trafis, plej klare eblas observi en la fenomeno de sorĉistinoj. La vera peko de la sorĉistinoj konsistas en ilia amorado kun la diablo… La ideo pri transformiĝo tra seksumado estas malnova kiel la mondo. »
« Ĉiuj dioj kaj diabloj ekzistintaj, ĉu ĉe la helenoj kaj ĉinoj, aŭ ĉe la zuluoj, ĉiuj troviĝas en ni, ĉeestas kiel eblecoj, kiel deziroj, kiel solvoj. »
« Struktura opozicio — la diabla, ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la Homa, kiu forĵetas la bestojn en la Nehoman — kaj la ciklo estas simbola: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo… »