Usono estas ŝtato en Nordameriko, kiu limas kun Kanado kaj Meksiko.
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstremo (kiel kaze de la indianoj). »
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
« La usonanoj… komprenas nur povon kaj ili estas konvinkitaj pri sia boneco… Al ĉiuj trukoj de la Aliulo ili respondos per sia kuglorezista karaktero kaj blenditaj aŭtoj. »
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralajvaloroj kaj teknikapovo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. »
« Ĉies vojaĝo estas individua. Se vi enamiĝas je knabo, vi enamiĝas je knabo. La fakto ke multaj usonanoj konsideras tion esti malsano rivelas pli pri ili ol pri samseksemo. »
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco. »
« La spirito de militismo jam difuzis en ĉiujn partojn de la vivo. Mi ja konvinkiĝis, ke militismo estas pli grava danĝero ĉi tie ol en ĉiu alia lando, pro la multaj subaĉetoj, kiujn kapitalismo proponas al tiuj, kiujn ĝi volas detrui. »
« The spirit of militarism has already permeated all walks of life. Indeed, I am convinced that militarism is a greater danger here than anywhere else, because of the many bribes capitalism holds out to those whom it wishes to destroy. »
« En usono oni povas maljuniĝi sen devi plenkreskiĝi. »
« In Amerika kann man alt werden, ohne erwachsen werden zu müssen. »
— Thomas Gottschalk, SWR Nachtcafé la 15-an oktobro 2004
« Mi eksciis, ke mi neniam denove povos paroli kontraŭ la perforto fare de la subprematoj en la getoj sen unue klare paroli al la plej granda liveranto de perforto en la mondo hodiaŭa — mia propra registaro. »
« I knew that I could never again raise my voice against the violence of the oppressed in the ghettos without having first spoken clearly to the greatest purveyor of violence in the world today — my own government. »
« La larĝega breĉo, kiu kuŝas inter tio, kion la usonaj estroj faras en la mondo, kaj tio, kion usonanoj kredas, ke siaj estroj faras, estas unu inter la plaj elstaraj atingaĵoj de la nunreganta politikamitologio. »
« Ĉiuj bonegaj atingoj de la usona kulturo — lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro — ĉio ĉi estas frapita, svenigita, de la kina industrio. Oni povas esti ĉarma kaj inteligenta knabo, bonege lerni en lernejo, perfekte trapasi kurson de universitataj sciencoj — kaj post kelkaj jaroj da diligenta vizitado de kinejoj transformiĝi je idioto. »
« Все превосходные достижения американской культуры — школы, университеты, литература, театр — все это пришиблено, оглушено кинематографией. Можно быть милым и умным мальчиком, прекрасно учиться в школе, отлично пройти курс университетских наук — и после нескольких лет исправного посещения кинематографа превратиться в идиота. »
« ...la usona Kristnasko estas la festo, kiu havas neniun rilaton al la religio. En tiu ĉi tago estas festata tute ne naskiĝo de la Sinjoro. Tio estas la festo omaĝe al la tradicia kristnaska meleagro. En tiu ĉi tago la Sinjoro, sinĝene ridetante, retropaŝas flanken. »
« ...американское рождество — праздник, не имеющий никакого отношения к религии. В этот день празднуется вовсе не рождение господа бога. Это праздник в честь традиционной рождественской индейки. В этот день господь, застенчиво улыбаясь, отступает на задний план.
С поклонением индейке связан еще один странный обряд — поднесение подарков друг другу. Многолетняя, умело проведенная торговая реклама сделала так, что поднесение подарков превратилось для населения в своего рода повинность, из которой торговля извлекает неслыханные прибыли. »
« Ni tiel alkutimiĝis al bonaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ne plu rimarkis tion. Sed sufiĉis pasigi nur unu tagon en Meksiko kaj ni denove aprezis ĉiujn materialajn atingojn de la Unuiĝintaj Ŝtatoj. »
« Мы так привыкли к хорошим дорогам, хорошему обслуживанию, к чистоте и комфорту, что перестали все это замечать. Но стоило нам только один день пробыть в Мексике, как мы снова по достоинству оценили все материальные достижения Соединенных Штатов. Иногда бывает полезно для лучшего знакомства со страной покинуть ее на один день. »
« Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke la usonanoj estas naturoj specifaj, ke "revolucio estas la formo de regado ebla nur eksterlande". Kaj al voĉdonanto estas trudataj politikaj ideoj, kies nivelo ne superas nivelon de averaĝa Holivudafilmo. Kaj tiaj ideoj havas kolosan sukceson. »
« И вот большие и маленькие Херсты убеждают своих читателей, что американцы — натуры особенные, что «революция — это форма правления, возможная только за границей». А избирателю навязываются политические идеи, уровень которых не превышает уровня средней голливудской картины. И такие идеи имеют колоссальный успех. »
« La usonanoj tre koleras kontraŭ la eŭropanoj, kiuj venas al Usono, uzas ĝian gastigemon, kaj poste ĝin kritikas. La usonanoj ofte kun incito diris al ni pri tio. Sed al ni estas nekomprenebla tia vidpunkto — kritiki aŭ laŭdi. Usono estas ne premiero de nova dramo kaj ni estas ne teatraj kritikistoj. »
« Американцы очень сердятся на европейцев, которые приезжают в Америку, пользуются ее гостеприимством, а потом ее ругают. Американцы часто с раздражением говорили нам об этом. Но нам непонятна такая постановка вопроса — ругать или хвалить. Америка — не премьера новой пьесы, а мы — не театральные критики. »
« Se vi venigas min al la plej 'senalkohola' kantono de la plej konservisma subŝtato [de Usono], post du horoj tiu ĉi persistema epikurano trovos por vi ĉiujn drogojn, putinojn, kaj alkoholaĵojn, kiujn vi bezonos por pasigi eventoplenan semajnfinon. »
« Take me to the driest county in the most conservative state [in the U.S.], and in two hours this determined hedonist will find you all the drugs, whores, and booze you'll need to pass an eventful weekend. »
« Usono simple estas nacio de du cent milionoj da aŭtomobilaj brokantistoj kun ĉiom da mono, kiom ni bezonas por aĉeti pafilojn, kaj neniujn konscidubojn pri mortigo de kiu ajn provas malkomfortigi nin. »
— Hunter S. Thompson, ĵurnalisto, Fear and Loathing on the Campaign Trail
« Ni fariĝis Nazia monstro laŭ la okuloj de la tuta mondo: nacio de subpremantaj bastardoj, kiuj pli ŝatus mortigi ol vivi pace. Ni estas putinoj por potenco kaj petrolo kun malamo kaj timo en la koro. Ni estas fihomaĉoj, kaj tiel historio juĝos nin. Mankas al ni ia savanta socia valoro; ni estas simple putinoj. Moviĝu aŭ ni mortigos nin. »
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... »
« The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... »