Najbaro

El Vikicitaro
Najbaro
Najbaro
Najbaro
Aliaj projektoj
Najbaro en Vikipedio
Najbaro en Vikivortaro

Najbaro estas tiu persono de najbaraĵo, kiu loĝas en la apudstaranta aŭ tre proksima domo, loĝejo, ktp.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kie neniu lingvo povis konstrui ponton inter la homoj, ĉar ĉiu atendis, ke la propran lingvon parolu ankaŭ la alia, sed mem ne volis lerni ties lingvon, tie la najbaroj restis fremduloj»
— Sabine DittrichHeredantoj de silentado
Citaĵo
« Konkurenci la najbarojn estis plentempa okupiĝo de miaj gepatroj. Ne estis ĝis multaj jaroj poste, kiam mi vivis sole, ke mi konstatas kiom pli malmultekosta estas treni la najbarojn suben al mia nivelo. » « Keeping up with the Joneses was a full-time job with my mother and father. It was not until many years later when I lived alone that I realized how much cheaper it was to drag the Joneses down to my level. »
— Quentin Crisp
Citaĵo
« Per libera lando, mi celas landon, kie homoj rajtas fari, kion ili volas, kondiĉe ke ili ne vundas siajn najbarojn per siaj ŝatataj agoj. Mi ne celas landon, kie ses viroj povas igi kvin virojn fari ekzakte kion ili volas. » « (angle) By a free country, I mean a country where people are allowed, so long as they do not hurt their neighbours, to do as they like. I do not mean a country where six men may make five men do exactly as they like. »
— Robert Gascoyne-Cecil, 3a markizo de Salisbury
Citaĵo
« Niaj suferoj instruis nin, ke neniu nacio sufiĉas al si mem, kaj ke nia prospero dependas longtempe ne de la fiasko de niaj najbaroj, sed de iliaj sukcesoj» « (angle) Our sufferings have taught us that no nation is sufficient unto itself, and that our prosperity depends in the long run, not upon the failure of our neighbors but their successes. »
— John Buchan, unua barono Tweedsmuir
Citaĵo
« Disvastigu amon ĉien, kien vi iros; antaŭ ĉio en via domo. Donu amon al viaj infanoj, al via edzino aŭ edzo, al apuda najbaro. Neniu iam venu al vi sen foriri pli bona kaj pli feliĉa. Estu la viva esprimo de la boneco de Dio; bonkoreco en via vizaĝo, bonkoreco en viaj okuloj, bonkoreco en via rideto. »
— Patrino Teresa
Citaĵo
« Amo, mi trovas estas kiel kanti. Ĉiuj povas fari tion sufiĉe por kontentigi sin, kvankam ĝi eble ne tre impresas la najbarojn. » « (angle) Love, I find is like singing. Everybody can do enough to satisfy themselves, though it may not impress the neighbors as being very much. »
— Zora Neale Hurston

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Nin instruas eraro, kiun faras najbaro. »
— Proverbo

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Malsaĝo estas najbaro de mizero»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro. »
— Zamenhofa proverbaro