Profesio

El Vikicitaro
Profesio
Aliaj projektoj
Profesio en Vikipedio
Profesio en Komuneja kategorio

Profesio estas speciala labor-okupo en socio, farata de profesiulo. Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Heroado estas unu el la plej mallongdaŭraj profesioj, kiuj ekzistas. » « (angle) Heroing is one of the shortest-lived professions there is. »
— Will Rogers
Citaĵo
« La politiko ne estas malbona profesio. Se vi sukcesos, estos multaj rekompencoj, se oni malhonoriĝas, nu, oni povas verki libron. » « Politics is not a bad profession. If you succeed there are many rewards, if you disgrace yourself you can always write a book. »
— Ronald Reagan
Citaĵo
« La ligo inter viro kaj lia profesio similas al tiu, kiu ligas lin al sia lando; ĝi estas same kompleksa, ofte ambivalenca, kaj ĝenerale ĝi kompreniĝas tute nur kiam ĝi rompiĝas: per ekziloelmigrado se temas pri ies lando, per emeritiĝo se temas pri metio aŭ profesio. »
— Primo Levi