Sueza krizo

El Vikicitaro
Sueza krizo
Sueza krizo
Sueza krizo
Aliaj projektoj
Sueza krizo en Vikipedio
Sueza krizo en Komuneja kategorio

Sueza krizo okazis kiam en 1956 surbaze de sekreta interkonsento Israelo atakis Egiption, kion sekvis invado de Britio kaj Francio.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Post kiam fumo dissolviĝis, la Sueza krizo senigis je statuso de granda potenco Brition kaj Francion. Ekster Eŭropo, ekde nun Usono defendos siajn fortikaĵojn dum la Malvarma milito plejparte sola. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britio iĝis la unua kiu devis adiaŭi iluziojn rilate Proksiman Orienton. Ĝia militbazo laŭlonge de la Sueza kanalo estis konsiderata inter la lastaj signifaj imperiistaj antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil militistoj. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de Egiptio kaj sen usona subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ekde tiam nome usonaj aliancanoj komencos rifuzi siajn sindevigojn kadre de NATO ekster strikte difinitaj limoj kadre de tiu ĉi traktato. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Por Dwight D. Eisenhower la Sueza krizo estis ne tiom minaca por meriti aplikon de forto. Sendepende de amikeca rideto sur sia vizaĝo, li estis sufiĉe forta persono kaj ne tro afabla kiam oni kontraŭis lin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ellaborita de Francio skemo postulis ke Israelo invadu Egiption kaj direktiĝu al la Sueza kanalo dum Britio kaj Francio insistu ke por libereco de navigado Egiptio kaj Israelo retiriĝu de la kanalo je 16 km. Kaze de rifuzo de Egiptio, kion oni atendis, Britio kaj Francio okupus la zonon de la kanalo. Kio estus entreprenota poste, restis malklara. La planon oni devis ekfunkciigi unu semajnon antaŭ prezidanta baloto en Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri voĉdono en Unuiĝintaj Nacioj dum la Sueza krizo] Unuan kaj solan fojon Usono voĉdonis kune kun Sovetunio kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe humiligo de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis hungarajn liberecbatalantojn, alfrontinte nur simbolan kondamnon flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sovetiaj minacoj enhavis enorman fanfaronadon, kiu finfine iĝis atributo de la Ĥruŝĉov-diplomatio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Sueza krizo ankaŭ unuafoje servis al la nealiancitaj landoj kiel baza leciono de la vero de la Malvarma milito. Ili komprenis ke premo sur Usonon kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur Sovetunion povis esti riskaj, ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago.
Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa kondamno de la usona politiko transformiĝis je rito de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj agoj en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Plej malbone la Sueza krizo influis Sovetunion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Sueza krizo iĝis bapto de Usono je reala akcepto de sia rolo kiel tutmonda potenco… Liberiginte Brition kaj Francion de ilia historia rolo en Proksima Oriento, Usono trovis ke nun respondeco pri povekvilibro en tiu ĉi regiono kuŝiĝas rekte sur ĝiajn ŝultrojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Se tiu ĉi milito ne estos finita, ĝi povos alporti kun si danĝeron de transformiĝo je la Tria mondmilito»
— Nikolaj Bulganin al Dwight D. Eisenhower
Citaĵo
« Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencojUsono kaj Sovetunio… ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
Citaĵo
« Francio kaj Britio neniam estos potencoj kompareblaj kun Usono kaj Sovetunio. Ankaŭ Germanio ne estos. Por ili restas unusola vojo ludi certan rolon en la mondo — unuiĝi por ke aperu la unueca Eŭropo. Britio ankoraŭ ne maturiĝis por tio, sed la historio de la Suezo helpos fortikigi ĝian spiriton. Ni ne povas perdi tempon: Eŭropo iĝos via regajno. »
— Konrad Adenauer al Christian Pineau, la 6-an de novembro 1956
Citaĵo
« Ne forgesu ke se komenciĝos milito, ni per ĉiuj fortoj subtenos Egiption. Se al mi venus mia filo kaj dirus ke li deziras batali en Egiptio kiel volontulo, mi mem aprobus lian decidon»
— Nikita Ĥruŝĉov, al jugoslava ambasadoro
Citaĵo
« Ni malkonvene kondutis foje pasintece; sed niaj amikoj ne uzis tion kontraŭ ni. Eĉ pli, sur ni kuŝas peza parto de respondeco pro tiu malespero, kiu igis la francan kaj britan registarojn je tiu malbone planita kaj kompatinda ago»
— George F. Kennan

Vidu ankaŭ[redakti]